Литмир - Электронная Библиотека
A
A

AGATHA CHRISTIE

MURDO EN LA ORIENTA EKSPRESO

tradukita el la angla lingvo de ETULO

PARTO 1 – LA FAKTOJ
ĈAPITRO 1 – GRAVA PASAĜERO EN LA TAŬRUSA EKSPRESO

Estis preskaŭ la kvina horo en vintra mateno en Sirio. Apud la kajo en Aleppo estis la trajno pompe nomata en la fervojaj horaroj la Taŭrusa Ekspreso. Ĝi konsistis el manĝ-vagono, dorm-vagono kaj du lokaj vagonoj.

Ĉe la ŝtupo de la dorm-vagono staris juna franca leŭtenanto, bele vestita per uniformo, parolanta al malalta viro tiom vestita, ke nenio el li estis videbla escepte de ruĝa nazpinto kaj la du pintoj de liphararo.

Estis glaciige malvarme, kaj tiu deĵoro adiaŭi gravan fremdulon ne estis enviinda, sed Leŭtenanto Dubosc bonhumore faris sian devon. Belsonaj frazoj elvenis el liaj lipoj en eleganta franca lingvo. Tamen, li tute ne sciis pri kio la afero temis. Estis onidiroj, kompreneble, kiel ĉiam estas en tiaj okazoj… La humoro de la generalo – lia generalo – pli kaj pli malboniĝis. Tiam alvenis ĉi tiu belga fremdulo – de malproksima Anglujo, ŝajne. Sekvis semajno kurioze streĉa. Poste certaj okazintaĵoj! Tre eminenta oficiro sin mortigis, alia eksiĝis, maltrankvilaj vizaĝoj sereniĝis, certaj armeaj ordonoj nuliĝis. La generalo – tiu de Leŭtenanto Dubosc – subite aspektis dek jarojn pli juna.

Dubosc estis aŭdinta parton de interparolado inter li kaj la fremdulo. “Vi savis nin, mon cher ,” emocie diris la generalo, “Vi savis la honoron de la franca armeo – vi fortenis la elverŝadon de sango! Kiel mi povas danki al vi? Veni tiel malproksimen”

Al kiu la fremdulo (laŭnome S-ro Hercule Poirot) estis farinta decan respondon, kiu enhavis la frazon, “Sed ĉu vi ne memoras, ke iam vi savis mian vivon?” Tiam la generalo faris alian decan respondon, malpretendante ian meriton por tiu ago, kaj post pli da parolado pri Francujo, Belgujo, gloro, honoro, kaj tiaj aferoj ili ĉirkaŭpremis unu la alian kaj la interparolado finiĝis.

Ankoraŭ Leŭtenanto Dubosc ne sciis pri kio ĉio temis, sed al li oni donis la devon adiaŭi S-ron Poirot ĉe la Taŭrusa Ekspreso, kaj li fervore plenumis ĝin kiel estas dece por juna oficiro, kiu havas antaŭ si promesplenan karieron.

“Hodiaŭ estas dimanĉo,” diris Leŭtenanto Dubosc. “Morgaŭ, lundo vespere, vi estos en Istanbul.”

Ne estis la unua fojo, ke li tion diris. Konversacioj sur kajo, antaŭ la foriro de trajno, kutime enhavas ripetaĵojn.

“Vi estas prava,” konsentis S-ro Poirot.

“Kaj vi intencas pasigi kelkajn tagojn tie, ĉu ne?”

Mais oui . Istanbul estas urbo kiun mi neniam vizitis. Estus domaĝe trairi ĝin ― comme ca .” Li esprime klakis per la fingroj. “Nenio urĝas – mi restos tie dum kelkaj tagoj kiel turisto.”

La Sainte Sophie , ĝi estas tre bela,” diris Leŭtenanto Dubosc, kiu ne estis vidinta ĝin.

Malvarma vento blovegis trans la kajo. La du viroj tremis. Leŭtenanto Dubosc sukcesis kaŝe ekrigardi sian horloĝeton. Kvin minutoj antaŭ la kvina – nur kvin minutojn!

Kredante, ke la alia estis vidinta sian kaŝan ekrigardon, li rapidis paroli denove.

“Malmultaj personoj veturas en la nuna jarperiodo,” li diris, ekrigardante la fenestrojn de la dorm-vagono super ili.

“Konsentite,” diris S-ro Poirot.

“Ni esperu, ke vi ne estos neĝblokita en la Taŭrus!”

“Ĉu tio okazas?”

“Jes, ĝi okazis. Ne dum ĉi tiu jaro ĝis nun.”

“Do, ni esperu,” diris S-ro Poirot.” La raportoj pri la vetero en Eŭropo estas malbonaj.”

“Tre malbonaj. En la balkanaj regionoj estas multe da neĝo.”

“Ankaŭ en Germanujo, mi informiĝis.”

Eh bien ,” diris Leŭtenanto Dubosc rapide, ĉar alia paŭzo ŝajnis ebla.” Morgaŭ vespere je la sepa kvardek vi estos en Istanbul.”

“Jes,” diris S-ro Poirot, kaj daŭrigis senespere, “La Sainte Sophie , mi aŭdis, ke ĝi estas tre bela.”

“Grandioza, mi opinias.”

Super iliaj kapoj la kurteno de dorm-kupeo estis forpuŝata kaj fraŭlino ekrigardis.

Mary Debenham malmulton dormis de kiam ŝi forlasis Bagdad la antaŭan ĵaŭdon. Nek en la trajno al Kirkuk, nek en la Ripoza Domo en Mosul, nek la lastan nokton en la trajno ŝi dormis kontentige. Nun, laca pro la sendorma kuŝado en la sufoka aero de sia tro varmigita kupeo, ŝi levis sin kaj elrigardis.

La loko devas esti Aleppo. Nenio vidinda, kompreneble. Nur longa, malbone lumigita kajo kun ie koleraj interparoloj arablingve. Du viroj sub ŝia fenestro parolis france. Unu estis franca oficiro, la alia estis malgranda viro kun grandega liphararo. Ŝi iomete ridetis. Ŝi neniam vidis iun tiom vestita. Devas esti tre malvarme ekstere. Jen kial oni tiom terure varmigis la trajnon. Ŝi provis pli malfermi la fenestron, sed ŝi ne sukcesis.

La Wagon Lit konduktoro venis al la du viroj. La trajno estis ekironta, li diris. Estus bone, ke monsieur eniru. La malgranda viro deprenis sian ĉapelon. Kian ovformatan kapon li havas! Spite siajn ĝenaĵojn Mary Debenham ridetis. Ridige aspekta vireto! La tipo de vireto, kiun oni neniam povas serioze konsideri.

Leŭtenanto Dubosc estis diranta sian adiaŭan parolon. Li estis elrensinta ĝin antaŭe, kaj rezervis ĝin ĝis la lasta minuto. Ĝi estis tre bele konstruita parolo.

Konforme, S-ro Poirot faris elegantan respondon.

En voiture, Monsieur ,” diris la konduktoro de la Wagon Lit.

Kun ŝajniga bedaŭro S-ro Poirot eniris la trajnon. La konduktoro eniris post li. S-ro Poirot flirtis la manon. Leŭtenanto Dubosc salutis. La trajno per subita ekmovo malrapide antaŭeniris.

Enfin !” murmuris S-ro Hercule Poirot.

“Brrrrr,” diris Leŭtenanto Dubosc, eksciante kiel malvarma li estas…

Voila, Monsieur .” La konduktoro montris al Poirot per drama gesto la belecon de lia dorm-kupeo kaj la ordan aranĝon de liaj pakaĵoj. “La etan valizon de Monsieur, mi metis ĉi tien .”

Lia elmetita mano estis sugesta. Hercule Poirot metis en ĝin monbileton.

Merci, Monsieur .” La konduktoro iĝis vigla kaj aferema. “Mi havas la biletojn de Monsieur. Mi petas ankaŭ la pasporton. Monsieur eliros en Istanbul, mi kredas?”

S-ro Poirot konsentis.

“Ne multaj personoj kunveturas, mi supozas?” li diris.

“Ne, Monsieur. Nur estas du aliaj pasaĝeroj – ambaŭ angloj. Kolonelo el Hindujo, kaj juna anglino el Bagdad. Ĉu Monsieur bezonas ion?”

Monsieur mendis malgrandan botelon da Perrier.

La kvina matene estas maloportuna horo entrajniĝi. Estis ankoraŭ du horoj antaŭ la sunleviĝo. Konscia pri nesufiĉa dormo, kaj pri malfacila tasko sukcese farita, S-ro Poirot sidiĝis en angulo kaj endormiĝis.

Kiam li vekiĝis estis la naŭa kaj duono, kaj li iris al la manĝ-vagono por havigi varman kafon.

Estis nur unu alia ĉeestanto je tiu momento, videble la juna anglino priparolita de la konduktoro. Ŝi estis alta, gracia, kaj malhela, eble dudek-ok jara. En la maniero laŭ kiu ŝi manĝis kaj mendis de la servisto pli da kafo oni povis vidi ke ŝi jam kutimiĝis al vojaĝado. Ŝi portis malhelan robon el maldika ŝtofo tre taŭga pro la varmigita aero en la trajno.

S-ro Hercule Poirot, ne havante ion pli bonan por fari, amuzis sin konsiderante ŝin sen ŝia scio.

Ŝi estis, liaopinie, tia fraŭlino kia povas facile prizorgi sin ie ajn. Ŝi havis ekvilibron kaj kompetentecon. Li iom ŝatis la regulecon de ŝia vizaĝo kaj la delikatan palecon de ŝia haŭto. Li ŝatis la nigran kapon kun ĝiaj ordaj ondoj de la haroj, kaj ŝiajn okulojn, malvarmajn kaj grizajn. Sed ŝi estas, li decidis, iom tro kompetenta por esti tiu, kiun li nomas “jolie femme .”

Baldaŭ envenis en la manĝ-vagonon alia persono. Tiu estis alta viro, kiu havas inter kvardek kaj kvindek jarojn, iom maldika, brunhaŭta, kun la haroj iomete grizaj.

“La Kolonelo el Hindujo,” diris Poirot al si.

La novalveninto sin klinetis al la fraŭlino.

“Bonan matenon, F-ino Debenham.”

“Bonan matenon, Kolonelo Arbuthnot.”

La Kolonelo estis staranta kun mano sur la seĝo kontraŭ ŝi.

“Ĉu vi permesos?”

“Kompreneble. Sidiĝu.”

“Nu, vi scias, ke la matenmanĝo ne estas ĉiam interparola manĝo.”

“Mi tion esperas. Sed mi ne mordas.”

La kolonelo sidiĝis.

“Kelnero,” li vokis ordone.

Li mendis kafon kaj ovojn.

Liaj okuloj rigardis momente Hercule Poirot, sed la rigardo forvagis. Poirot, legante ĝuste la anglan menson, sciis ke li diris al si, “Nur stulta alilandano.”

Laŭ la nacia kutimo, la du angloj ne multe parolis. Ili interŝanĝis kelkajn vortojn, kaj baldaŭ la fraŭlino levis sin kaj reiris al sia kupeo. Dum la tagmeza manĝo la du denove estis ĉe la sama tablo, kaj denove ili tute ignoris la trian pasaĝeron. Ili parolis pli ol dum la matenmanĝo. Kolonelo Arbuthnot parolis pri la Punjab [1] , kaj kelkfoje faris al la fraŭlino demandojn pri Bagdad, kaj evidentiĝis ke ŝi deĵoris tie kiel guvernistino. Dum la interparolo ili eltrovis ke ili havas komunajn amikojn, kaj rezulte ili iĝis pli amikaj. Ili parolis pri Tomaso Iu kaj Jerry Tiu. La kolonelo petis informon ĉu ŝi intencas iri rekte al Anglujo, aŭ ĉu ŝi haltos en Istanbul.

“Ne, mi ne haltos.”

“Ĉu ne domaĝe?”

“Mi venis laŭ ĉi tiu vojo antaŭ du jaroj, kaj tiam pasigis tri tagojn en Istanbul.”

“Mi komprenas. Nu, mi povas diri, ke mi estas tre kontenta ke vi senhalte veturos, ĉar tion mi ankaŭ faros.”

Li mallerte sin klinis, iomete ruĝiĝante.

“Li estas impresebla, nia kolonelo” pensis Hercule Poirot amuzata. “La trajno estas tiom danĝera kiom marvojaĝo.”

F-ino Debenham trankvile diris, ke tio estos agrabla. Ŝia sinteno estis iom malvarma.

Hercule Poirot rimarkis, ke la kolonelo akompanis ŝin al ŝia kupeo. Poste ili preterpasis la belegan pejzaĝon de la Taŭrus. Ili staris flankon ĉe flanko en la koridoro, kaj subite la fraŭlino suspiris. Poirot staris apude, kaj aŭdis ŝin murmuri :

“Ĉio estas tiel bela! Mi volus – mi volus …”

“Jes?”

“Mi volus, ke mi povu ĝui ĝin!”

Arbuthnot ne respondis. La linio de lia makselo aspektis iom pli severa.

“Mi tre volas, ke vi estu ekster la afero,” li diris.

“Silentu, mi petas. Silentu.”

“Ho! bone.” Li iom ĉagrenite ekrigardis S-ron Poirot. Tiam li daŭrigis: “Sed mi ne ŝatas la ideon, ke vi estas guvernistino – je ĉiu deziro de tiranaj patrinoj kaj liaj enuigaj infanaĉoj.”

1
{"b":"97545","o":1}