Литмир - Электронная Библиотека
A
A

Denove Peterburgo

1

Ŝin mi amis tute alie. Ŝi estis, kiel knabino: verŝajne tia ŝi restos ĉiam. Kaj komence, longe, mi kvazaŭ estis trankviliganta kaj karesanta infanon, kaj ŝi estis fidanta min kaj alpremiĝanta; sed en iu momento, kiel ĉiam, tiu senlima vira potenco super la delikata, elasta, ĝoja, subite rompis kluzojn, kaj mi ekbolis; kaj ŝi jam ne simple estis obeanta — ŝi avide submetadis sin, kaptadis kun jubila krio, kaj mi estis malfermanta translimajn profundojn kaj reversiĝanta, penante fordoni al tiu di-benita abismo la tutan animon kaj esencon; kaj vere por momento estis mortanta…

Per speciala avio ni ekflugis nokte kaj, iomete atinginte la sunon, venis al Pulkovo en malfrua vespero. Rekte el la flughavena domo mi telefonis al Stanjo — neniu respondis. Kaj nun, kvankam, antaŭ ol revenis spiro, revenis ankaŭ ronĝanta maltrankvilo pri ŝi — ĉu ŝi ne ekmalsanis, kie ŝi povas esti en tia malfrua horo, ĉu funkcias la telefono — mi estis feliĉa, ke mi venis al Vasiljevskij.

— Karulo mia…

— Ĉu?

— Bela mia…

— Jes, tia mi estas.

— Vi sopiris pri mi, mi sentas.

— Tre.

— Kiel tio plaĉas al mi.

— Kaj al mi.

— Kiel al mi plaĉas ĉio, kion vi faras kun mi!

— Kiel al mi plaĉas fari tion kun vi!

— Eble, vi ankoraŭ manĝi deziras? Vi ja ne manĝis bone dum la tuta tago!

— Mi amas vin, Liza.

— Ho Dio! Kiom longe vi ne diris tion al mi!

— Ĉu?

— Tutajn dek du tagojn!

— Kaj ĉu vi…

— Mi tre-tre forte vin amas. Ĉiam pli kaj pli forte. Se tio daŭros, en kvindekjara aĝo mi iĝos simple blanka veruko ie sub via akselo. Ĉar mi ne povas deŝiriĝi de vi.

— Mi ne deziras verukon. Mi deziras knabinon.

— Kaj kiel vin Paŭlinjo amas! Ĉu vi scias, al mi ŝajnas, ke jam iomete kiel viron. Al ŝi estos malfacile, mi timas, forgesi pri via bildo, kiam venos ŝia tempo.

— Kiam gepatroj amas unu la alian, la infanoj amas la gepatrojn.

— Prave. Ŝi rigardas min, kaj vin amas; rigardas vin, kaj min amas…

— Ĉu al vi ne estas malfacile kun mi, Liza?

— Mi estas tre feliĉa kun vi. Tre-tre-tre.

Folioj sur vento.

Sed ĉu kulpas ili, ke ne scipovas flugi mem? Kiu aŭdacos kapti ilin el vento kaj ĵeti en koton kun krio: «Via flugo estas mensogo, vin tiras la vento! Tio, ke vi flugas nun, tute ne signifas, ke vi povos flugi ĉiam…»?

Tra la kurtenoj el la fenestroj likis avara griza lumo. En la manĝoĉambro, malantaŭ ne tute fermita pordo, egalmezure tiktakis la horloĝo. Senfunde malhelis malsupre la tapiŝo, kiel fumaj fantomoj staris la speguloj. La hejmo.

Ŝia spiro tiklis miajn harojn sub la akselo — tie, kie ŝi intencis alkreski. Preskaŭ metinte ŝin sur min, mi brakumis ŝin per ambaŭ brakoj, forte-forte, preskaŭ spasme — kaj tutegale mi deziris fari tion eĉ pli forte, eĉ pli proksime.

Kaj, kiel ĉiam post amoro, mi por ioma tempo iĝis malkutime babilema. Mi deziris ĉiujn pensojn rakonti al ŝi, ĉiujn nuancojn… almenaŭ tiujn, kiujn eblas.

— Vi neniam rakontis tiel detale pri viaj aferoj.

— Ĉar tiu afero estas ne tia, kiel la aliaj. Ĉu vi komprenas, mi ĉiam pensas — verŝajne, ne hazarde tio estis ĝuste li. Tia justa, tia honesta, tia preta helpi al ĉiu humiligita. Ja li eĉ en la deliro plu defendis iun, plu batalis por iu nur al li sola komprenebla idealo. Jen en kio estas la afero. Simple tiu idealo iĝis monstre perversa.

— Mi ne povas imagi tion.

— Ankaŭ mi. Sed li, mi sentas, imagis. Tio estis por li natura. Kvazaŭ iu iomete ŝanĝis iujn akcentojn en lia animo — kaj tuj tiuj kvalitoj, kiujn ni kutimis, kaj prave kutimis, taksi plej supere, iĝis monstraĵoj. Sciu, mi antaŭe pensis, ke homo ne havas kvalitojn tute malbonajn aŭ tute bonajn, ke tre multo dependas de situacio. En unu situacio mildeco estas utila, sed en alia ĝi montriĝos sia malo kaj iĝos salivemo kaj senhelpa humileco, kaj tiuj situacioj havas egalajn rajtojn okazi. En unu situacio severeco egalas al krueleco, sed en alia ĝuste ĝi estos vera bonkoreco. Pardonu, mi ne povas dume formuli pli bone, la penso drivas… Nun mi ekpensis, ke ĉio estas tute alie. Situacioj, kie bonkoreco estas pereiga, kaj savas krueleco, ne havas ekzistorajtojn. Se la mondo faras el fiereco malmildecon, el fidelo altrudemon, el fidemo stultecon, el helpo perforton — tio estas malbenita mondo.

Ŝi suspiris.

— Certe, Saĉjo. Vi rompas malfermitan pordon. Bonkoreco sen Dio estas salivemo, fiereco sen Dio — malmildeco, helpo sen Dio — perforto…

Mi ridetis kaj karesis ŝian kapon.

— Saĉjo, ĉu ve ne sentas, ke mi pravas?

— Kislenko ankaŭ antaŭe ne kredis je dio — kaj estis bonega homo. Kaj poste plu ne kredis tute same — kaj iĝis rabia hundo.

— Se li kredus je Dio, lin ne ricevus diabloj.

— Kiomajn kredantojn ili ricevas, Liza! Kaj kiomajn ateistojn — ne ricevas!

En la manĝoĉambro, interrompinte pacan tiktakadon, eksonoris la telefono.

— Kiu tio povus esti? — timigite demandis Liza. — Estas preskaŭ la tria horo…

Kaj mia koro stumblis. Kvankam Stanjo neniam telefonis al mi hejmen, kaj des pli neniam telefonus nokte, la unua freneza penso estis — kun ŝi io okazis.

Ne, ne kun ŝi. Telefonis Kruus.

— Pardonu, ke mi ĝenas, — diris li per senkolora pro laco voĉo, — sed vi, kiel mi scias, matene raportos en la ministrejo, kaj mi volis, ke vi sciu. Kislenko mortis.

— Ĉu li ankoraŭ ion diris? — post paŭzo demandis mi.

— Eĉ ne vorton. Bonan nokton.

— Bonan nokton, Voldemaro Olgerdoviĉ. Mi dankas vin. Iru ripozi.

Mi surmetis la parolilon.

— Ĉu io okazis? — tre trankvile demandis el la dormoĉambro Liza.

— Ankoraŭ unu korpo ne eltenis disduiĝon inter justo homa kaj justo diabla, — diris mi.

— Kio?

— Liza… Pardonu. Ĉu vi permesos, kiel escepton… mi rekte ĉi tie fumu, ĉu?

— Certe, Saĉjo, — momente respondis ŝi. Kaj post paŭzo: — Sed pli bone vi tion ne faru, vere.

Mi eĉ ridetis kontraŭvole. En tio estis ŝi tuta. Amata mia.

— Jes, vi pravas. Mi ne fumos.

— Pli bone venu al mi. Mi vin facilete ĉirkaŭkisos.

Mi ekiris al ŝi. Ŝi sidis en la lito, etendiĝinte renkonte al mi; sur la delikata brusto, jaspe brilanta en mallumo, mallerte malhelis anguloza ligna kruceto.

— Ĉu Liza estas tiu, kiu lispas? — demandis mi.

— Ĝuste tiu.

Mi sidiĝis sur randon de la lito, kaj ŝi tuj brakumis min per ambaŭ brakoj. Mallaŭte demandis:

— Li mortis, ĉu?

— Jes.

— Ĉu vi lin tre bedaŭras?

Plaŭd'-plaŭd'-plaŭd'.

— Tre.

— Ja li estas murdinto, Saĉjo.

— Li trafis iun teruran muelilon. Mi fordonos la vivon, por ekscii, kio lin tiel kripligis.

— La vivon ne fordonu, — petis ŝi. — Vi ja min mortigos.

2

— …Do, por mi estas senduba, ke ni renkontis treege rapidan, tute novan, aŭ, almenaŭ nenie antaŭe registritan manieron de krimcela influo al homa psiĥo. Mi ne ekskludas tion, ke kun similaj okazoj nia, kaj eĉ la monda praktiko jam renkontiĝis, sed ne sukcesis ilin identigi, ĉar, kiel vi vidas, identigado ĉi tie estas treege malfacila. La influita objekto ne robotiĝas. Li plene konscias sin, li konservas bazajn trajtojn de sia karaktero — sed konduta reago de tiuj trajtoj terure misformiĝas. Kaj, aldone, se juĝi laŭ la okazo kun mortinta Kislenko, baldaŭ post plenumo de krima ago la influita objekto mortas pro io simila al cerba inflamo, kaŭzita de psiĥa ŝoko. La ŝokon, siavice, kaŭzas, kiom eblas juĝi, kreskantaj spasmaj osciloj de la psiĥo inter du ĝeneralaj variantoj de konduto. Esence, ekde momento de apero de tiuj osciloj la homo estas destinita al morto — ambaŭ variantoj estas kondiĉitaj de la plej esencaj karakterizaĵoj de lia egoo, kaj samtempe ili ne nur estas reciproke ekskludaj, sed eĉ pli, el pozicio de ĉiu el ili la alternativa varianto estas abomena, humiliga, atestas pri plena morala degenero de egoo, pri plena socia degradiĝo.

— Eble, tio tamen estas ia malsano? — demandis Lamsdorf. Malgaja, li sidis trans tablo kontraŭ mi, apogante la kapon per la manoj. Tra fendoj inter la fingroj ridinde kaj kompatinde hirtiĝis liaj famaj vangoharoj.

— La fakuloj kredigas, ke ne, — respondis mi.

— Mistera afero, sinjoroj, — diris el sur divano la ministro. Li sidis en angulo, metinte la kruron sur alian kruron, kaj estis ekfumanta pipon. Samkiel mi antaŭ tagnokto, li venis al la ministrejo rekte el aerodromo — pro la katastrofo de «Carido» li devis ĉifi programon de lastaj tagoj de sia Aŭstralia vojaĝo — kaj li same estis vestita ne oficiale. — Mistera kaj timiga. Ĉu kontaktojn de Kislenko vi jam esploris?

— Mi lasis homojn en Tjuratamo, — respondis mi. — Kun kazaĥaj kolegoj ili esploros lastajn tagojn de la vivo de Kislenko laŭ minutoj, estu certa. Kaj samtempe mi ne tre kredas, ke tio ion donos.

— Kial? — levis la brovojn la ministro.

— Kislenko vivis simple, malfermite. Hejmo — laboro, laboro — hejmo… Kaj ankaŭ tablo en korto — domeno kaj damludo. Hazardaj homoj en Tjuratamo praktike ne ekzistas.

— Sed iu ja ĝin prilaboris?

Mi kuntiris la ŝultrojn.

— Iu prilaboris.

— Kiel vi interpretas tiun frazon… e-e… — la ministro prenis kunpinglitajn paĝojn de kuŝanta apud li sur la divano raporto; pli firme preminte la pipon en la buŝangulo, per libera mano li elprenis el surbrusta poŝo okulvitrojn kun rompitaj arketoj kaj alportis al la okuloj: — «Bedaŭrinde, lin mem mi jam ne atingos»?

— Mi timas, ke same, kiel vi, Anatolo Feofilaktoviĉ, — penante paroli senemocie, respondis mi. — Atentante, aldone al ĉio cetera, la fakton de kripligo de la legitimiloj, atestantan pri subite riveliĝinta patologia malamego al la cara familio kaj ties simbolaro, mi inklinas opinii, ke per tiu frazo Kislenko esprimis bedaŭron pri neeblo plenumi terorisman agon rilate de lia imperiestra moŝto.

— Dio savu kaj absolvu nin! — timigite balbutis Lamsdorf kaj faris krucosignon.

— Ĉu vi opinias, kolonelo, ke ni devas plifortigi gardadon de la dinastianoj?

Mi kun dubo balancis la kapon.

— Eĉ la plej etan spuron de sisteme funkcianta organizo ni ne trovis.

— Vi trovos, sed estos jam malfrue! — ekkriis Lamsdorf.

— Aliflanke, — respondis al si mem la ministro, mediteme spireginte per la pipo, — kia, je diablo, povas esti plifortigo de gardado, se plej kontrolita homo povas jen tiel freneziĝi senkaŭze kaj elpafi al la imperiestro tutan ŝargilon…

15
{"b":"87580","o":1}