Литмир - Электронная Библиотека
A
A

Peterburgo

1

La reto de orbitaj gravitiloj, nutrataj de sunbaterioj, en nura horo trenis la sepcentlokan gigantan liniŝipon laŭ balistika kurbo de Tbiliso ĝis Peterburgo.

Dum la vojo ni preskaŭ ne parolis, nur interŝanĝis iujn negravajn replikojn. «Ĉu vi deziras al la fenestro?» — «Tutegale estas mallume». «Via vizaĝo sukcesis iomete sunbruniĝi, la vangoj brulas» — «Ili pro vi brulas, Saĉjo». — «Ĉu ni trinku ankoraŭ kafon?» Pri la afero, atendanta min, mi penis ne pensi; estas stulte konstrui apriorajn versiojn, nenion sciante, — ties multajn fragmentojn mi aŭdis kaj en la vico por registriĝo, kaj en la vico al la aviŝtuparo, ĉiuj estis stultegaj. Najbaroj susuris per gazetoj, jen tie, jen ĉi tie ekflamadis obtuzaj konversacioj, turniĝantaj ĉirkaŭ la katastrofo — mi ne penis kapti rigardon de Stanjo, mi rigardis al ŝi deflanke, sed ŝi sidis, fiksrigardante antaŭen kaj kvazaŭ ŝtoniĝinte, kaj nur per ambaŭ manoj glatigadis, karesis, trankviligadis mian manplaton, senespere alpremiĝintan tra nesentebla blanka ŝtofo al la varma rondaĵo de ŝia femuro. Nur kiam la piloto dekroĉiĝis de la gravita tiro, kaj, korektante la kurson en aerodinamika reĝimo, komencis preparon al la alteriĝo, Stanjo, ĝis nun ne deziranta renkonti mian rigardon, subite komencis deklami. Eĉ ŝia voĉo ŝanĝiĝadis pro versoj — iĝis malalta, iomete raŭka. Pasia. Kvazaŭ de aglino. Tio estis voĉo de ŝia naturo, tiel ŝi ĝemis en lito, kaj mi fieris: al mi ŝajnis, ke tio signifis, ke mi povas doni al ŝi saman feliĉon, kian donas al ŝi la fundamento de ŝia vivo, la akso de turniĝo de la ekstera vantaĵo — ŝia talento. «Kvazaŭ la devon mi plenumas. Kvazaŭ de l' koro mi forflugas de la amitoj, de l' amatoj». Ŝi havis plurajn tekstojn, verkitajn kvazaŭ de viraj personoj. Verŝajne, de tiuj, kun kiuj ŝi estis; mi konjektis, ke da viroj ŝi havis pli, ol mi da virinoj. Se tiu ĉi teksto estis el tiuj, kiujn ŝi verkis dum la vojo ĉi tien, do, tiel ŝi imagis min. La animo pli peziĝis — ŝi eraris. Kun ŝi mi ne plenumis ian ajn devon; verŝajne mi simple timigis ŝin, tro ofte kaj kun tro granda pieco uzante vortojn «devo», «devas»… Kiel ŝi koleris, kiam mi, anstataŭ ol diri «Vespere mi volas veturi al vi» diris «Vespere mi devas veturi al vi»; dum por mi tio estis sinonimoj. De ŝia koro mi nenien forflugis kaj ne povis forflugi. Mi simple tion ne scipovis. De viraj personoj ŝi ankaŭ verkis pri si mem.

La ĉefurbo renkontis nin per malbona vetero. La avio haltis; Stanjo, leviĝinte, surmetis pluvmantelon. Ĝi ankoraŭ estis malseketa. Kaj ŝia pakaĵo ankoraŭ estis malseketa — la sama oblikva, malvarma pluvo, kiu malsekigis ĝin matene, verŝiĝis sur ĝin nun, vespere, kiam portisto, grakĝemante kaj kriante: «Atenton!», rulis ĝin al taksia haltejo. La pluvo jen ĉesis, jen, obeante koleran frenezon de ventoblovoj, denove ĵetiĝis el malvarma mallumo, ĝi verŝiĝis onde, kaj la ĵusa kartvela sunbrilo jam ŝajnis efemera ĉielarka ekbrilo, vidita en sonĝo. Ŝovinte la manojn en la poŝojn de la groŝkosta ĉina pluvmanteleto, neglekte surmetinte la kapuĉon, kaj eĉ ne peninte butonumi sin, Stanjo en malpezaj ŝuetoj paŝis rekte laŭ la glacia bolo de nigraj flakoj.

— Ne malvarmumu, Stanjo.

Ŝi kvazaŭ ne aŭdis. En freneza lumo de alterigaj lumiloj ŝia vizaĝo fantome fajreris. Ŝi ĝis la fino ne turnis sin al mi. Ni ne interkisis por adiaŭo. Kvankam min neniu renkontis. Super ni de tempo al tempo kun longa sibla bruo glisis alteriĝantaj ŝipoj, iliaj poziciaj lumoj apenaŭ penetris tra aero, saturita per akvo. Mi kun la portisto transŝarĝis la pakaĵon de Stanjo, mi donis al la ulo rublon («Multajn dankojn, sinjoro…»), Stanjo silente paŝis en la aŭton, silente batfermis la pordeton kaj la taksio ekveturigis ŝin en la modestan loĝejon, kiun ŝi jam duan jaron luis en la tria etaĝo de deca domo en Kamennoostrovskij; kaj mi, per la manplato forigante akvon de la vizaĝo, revenis en flughavendomon, fordonis en deponejon mian vojaĝsakon — mi sentis, ke mi baldaŭ denove flugos, kaj el aŭtomata telefono vokis la ministrejon.

— Ha lo?

— Ivano Volfoviĉ!

De la lango preskaŭ elflugis kutima «Bonan vesperon!». Mi sukcesis kapti ĝin ĉe la vosto.

— Jes, estas mi. Parolu!

— Tio estas Trubeckoj. Mi estas en Pulkovo.

— Aĥ, kara mia, ni vin longe atendas!

— Ĉu mi tuj venu?

— Ja nature tuj. Ne konvena estas tago por prokrastoj.

Finfine ankaŭ mi kaŝiĝis de la pluvo en aŭto. El la poŝo de la tute malseka jako mi prenis tute malsekan tukon, komencis froti la vizaĝon, la kolon, la harojn. Lumo de lanternoj flagretis sur kurantaj laŭ la vitroj akvostrietoj, la tegmento de la aŭto tondris kiel tamburo.

— Al la Palaca placo, ŝoforo.

Kaj same kiel mi dum lastaj du horoj pelis for pensojn pri la afero, atendanta min, diligente ne aŭskultante atingantajn min fragmentojn de konversacioj, turniĝantaj ĉirkaŭ la malfeliĉo, samtiel nun mi, kvazaŭ polvon el tapiŝo, komencis batforigi el la memoro la febre karesajn manojn de Stanjo kaj ŝian mortan, forflugintan en vakuon rigardon.

Grandprinco Aleksandro Petroviĉ. Tridek kvar jaroj… estis. Skrupule digna homo, talenta matematikisto kaj bona organizanto. Revulo. Oficiale li estis estro de Rusia parto de Rusi-Nordamerika projekto «Ares-97», fakte — dekstra mano de la maljuna Koroljov; li kaptis ĉiun vorton de la granda inĝeniero, ĉiam estis preta helpi al la afero kaj per sia morala aŭtoritato, kaj per sia ŝtata influo. Mi havis okazojn kelkfoje renkonti lin en diversspecaj oficialaj kaj neoficialaj aranĝoj, kaj post tiuj renkontoj ĉiam restis varma sento; li estis rare agrabla homo. Ne eblis imagi, ke li havis malamikojn. Tiajn malamikojn.

La taksio turniĝis al Transbalkana avenuo. La juna ŝoforo neglekte turnadis la stirradon kaj ion apenaŭ aŭdeble, morne fajfetis. Brilanta kaĉo de gutoj faladis tra la lumo de la aŭtolanternoj. De tempo al tempo sub la pneŭmatikoj mallonge kaj sovaĝe graŭlis flakoj.

«Ares-97». De la momento, kiam iĝis klare, ke termonuklea motoro estas afero malproksima, oni decidis moviĝi laŭ tiu provita vojo, laŭ kiu ekde fino de la kvindekaj jaroj oni iris ĉi tie, sur la planedo. Sur stabilajn suncentrajn orbitojn en spaco inter la orbitoj de Tero kaj Marso estis proponite per ordinaraj senpilotaj aparatoj kun likvaĵaj motoroj ĵeti du seriojn da potencaj gravitiloj, kiuj, en certa pozicio — ĝi ripetiĝus nur fojon dum jaro kaj duono — provizus moviĝon de ŝipo kun praktike ajna tunaro kun konstanta akcelo dek metrojn dum sekundo je sekundo. La inercia fazo de la flugo tiamaniere estus tute likvidita, kosmonaŭtoj renkontus nek la senpezecon, nek ĝiajn malagrablajn konsekvencojn, kaj daŭro de la flugo malplilongiĝus de pluraj monatoj ĝis — en la plej malbona okazo — semajnoj. Krome, unufoje pendiginte en la kosmo ĉenon de tiraj gravitiloj, la problemon de trafiko inter Tero kaj Marso eblus solvi unufoje por ĉiam — ĉiuokaze, ĝis aperos iaj principe novaj ebloj kiel, ekzemple, trapikado de tridimensia metriko. Ĉiun jaron kaj duono, sen ajnaj ekstraj elspezoj, ne trabruligante la multesuferantan atmosferon per novaj eliggasoj de duzoj kaj minimume influante ankoraŭ ne tute esploritajn, sed jam tre timigajn geofizikajn efektojn de flama trabatado de la ĉielo, iĝos eble, se aperos deziro, sendi al Marso ŝipon ĉu kun dudek, ĉu kun tridek homoj, aŭ eĉ tutajn eskadrojn po ok aŭ dek ŝipoj kun kvinhoraj intervaloj; kaj fervoruloj jam revis pri koloniigo de la ruĝa planedo. La tira ĉeno devis konsisti el dudek ĉeneroj — dek gravitiloj provizus akceladon for de Tero kaj kontraŭan bremsadon survoje al Tero, aliaj dek — bremsadon survoje al Marso kaj kontraŭan akceladon for de Marso. Se atenti, krome, ke dum tridek jaroj da ekspluatado de la orbita ĉeno de gravitiloj neniu ŝipo averiis dum la tira fazo de flugo, tia varianto de ekspedicio aspektis ne nur pli ekologiema, ne nur malpli multekosta, sed ankaŭ multege pli fidinda, ol ajna reakcia — eĉ se Livermoro aŭ Novosibirsko donus, finfine, la termonuklean motoron. La flugo estis planita por septembro de la naŭdek sepa jaro. La realigo de la projekto okazis kun ĉiuj eblaj reciprokaj riverencoj kaj respektosignoj de la gvidaj landoj; kun ceremonia, vera azia ĝentileco oni sekvis plenan egalecon. Kapon al kapo, gravitilon al gravitilo — ni faris unu, kaj ili faris unu, proksimume foje dum duonjaro, sed ne nepre je unu sama tago. Ni la akcelan, kaj ili la akcelan. Ni la bremsan, kaj ili la bremsan. Por la unua duono de julio estis planita vica lanĉo — de la kvina kaj la sesa el la apudtera dekopo; la dato estis ankoraŭ precizigota kaj konsentigota kun la usonanoj. Restinte du monatojn senvojaĝe en la Tjuratama kosmodromo, la grandprinco liberiĝis por du tagoj kaj ekveturis al la ĉefurbo, por raporti pri preteco de la afero antaŭ la caro, Dumo[19] kaj ministraro. Necesas tuj komunikiĝi kun la usonanoj kaj ekscii, ĉu ne okazis ĉe ili provoj de diversioj aŭ atencoj.

Aŭ tio estis iu ilia patrioto skizofrenia…

Deliro.

Ĉu triaj landoj… Estas fragmentaj informoj pri ekzisto de rondoj en Japanio, en Germanio, ofenditaj pri malgranda, laŭ ilia vidpunkto, partopreno de iliaj ŝtatoj en la internacia projekto de la jarcento. Laŭ ilia opinio, tio mallevas prestiĝon de iliaj nacioj. Fi-naciistoj, hundo ilin formanĝu. Estas bone, ke ili estas malmultaj, kaj ke ilin kutime neniu aŭskultas. La germanoj siatempe tre insistis, ke «cele de plena balanco de partopreno de la ĉefaj flankoj» ĉiuj lanĉoj plenumiĝu de unu sama kosmodromo, kaj tiu estu de iu tria lando, kaj tuj kun senĝena insisto proponis sian kosman bazon en maro de Bismarck — ne proksime estas veturigi tien trans la oceano ĉiujn materialoj kaj por la usonanoj, kaj por ni!

Ne, ne. Estas sensence nun konstruadi versiojn. Mi nun neniel diferencas de kretenoj, posedantaj nulan informon, balbutantaj pri frankmasona komploto kaj pri tio, ke di-sinjoro punis orgojlon de la homo, ekdezirinta grimpi sur la ĉielon. Aŭdis mi hodiaŭ tielaĵojn — rigardis al Stanjo, sentis Stanjon, sed aŭdis pretere.

Ĉio. Stanjo jam estas hejme, en varmo, jam sendube prenis banon, kuŝiĝis sub litkovrilon kun iu libro aŭ manuskripto, aŭ televida ekrano flagretas per io distra kontraŭ la lito — tiel bone estas kuŝi apude, brakuminte unu la alian, vangon ĉe vango kaj senpense-ĝoje spekti ĉian sensencaĵon… Sufiĉas! Kion ŝi nun pensas pri mi — mi tion de ĉi tie ne ŝanĝus, eĉ se forronĝus mian pugnon.

Aŭ mi tro fieriĝas, kaj ŝi nun tute ne pri mi pensas?

Sed nur antaŭ iuj kvin horoj ŝi gorĝe, longe ekkriadis sub mi… kaj dancis: mi estas feliĉa!

5
{"b":"87580","o":1}