Литмир - Электронная Библиотека
A
A

Plaŭd'-plaŭd'-plaŭd'.

Jen, zorgis.

Kie ŝi trovis tiajn vortojn. «Nelojaluloj…» Ŝi legu malpli da historia makulaturo…

Mi ne kredas. Ne povas esti.

Ĉu vere koincido?

Tiaj — ne okazas.

Mi denove prenis la parolilon.

— Fraŭlino, kiam vi havas plej proksiman flugon al Simbirsko?

Simbirsko

1

En oranĝkolora matena aŭroro estis malfermiĝanta sub ni Simbirsko — inter hela, pli hela ol la ĉielo, spegulo de Volgo, eĉ de tiu ĉi alto aspektanta vasta, kiel oceano, kaj rubando de Svijago, bizare serpentumanta laŭ monteta ebenaĵo de Volga dekstra bordo. Negranda, sed eminenta urbo. Iam ĝi estis randa gardposteno de orienta linio, defendanta limojn de la lando, elŝovitajn dum caro Alekseo Miĥajloviĉ en ĉi tiun stepan foron. Al mi ĉiam ŝajnis nehazarda, ke ĝuste ĉi tie ducent jarojn antaŭ naskiĝo de la unua patriarko de komunistoj de Rusio ricevis finan baton je pugo ebria rabisto Steĉjo Razin[52] — elpremita el Persio, elpremita el Kaspio, sen ajnaj rimorsoj decidinta diboĉi, se tielas la aferoj, sur la patra tero, varbante armeon per promesoj de liberoj kaj, kiel esprimus iu Neĉaev, de estonta justa sociordo: «Buĉu, kiun vi volas — libero!» Sed perforto ne trairis ĉi tie jam tiam. Eble, ĉi tie estas tia aŭreolo… jen ankoraŭ unu koro de Rusio. Foje al mi ŝajnis, ke tuta tiu senlima, kiel kosmo, regno konsistas nur el koroj — jen takte, jen iomete malkune ili batas senlace, potence kaj ĉiam emociplene.

Kaj nun perforto, malbelega, kiel lepro, penetris ĉi tien.

Ĉu eble vere estas mutacia viruso?

Kiel senpeza papera kolombo la sepcentloka giganto glisis sur betonon kaj haltis je cent metroj de flughavena domo. Kvieta aŭroro floris sur duono de la ĉielo, kiam ni eliris al libera aero. Longa vico de kursaj busoj rapide ensuĉis verŝiĝintan el internaĵo de la avio homan maron kaj, ronkante, disiĝis — iuj al Simbirsko, iuj al Iŝeevko,[53] iuj ien aliloken.

Ĝis la centro de Simbirsko estis kvaronhoro da veturado.

Mi sendis la grupon «Dobro» en hotelon, kie nin ĉiujn atendis ĉambroj, kaj mem ekvagis laŭ la urbo, senhoma kaj senmova dum tiu ĉi frua horo. Leviĝis la ruĝa sundisko, kaj dormantaj domoj dronis en rozkolora lumo; iomete fumiĝis super herbejetoj de la Karamzina ĝardeneto,[54] rozkolora nebulo, saturita de langvora odoro de finfloranta siringo. Kiom da siringaj generacioj ŝanĝiĝis post la tempo, kiam ĉi tie promenis la granda historiisto? Ĉarme mallerta, kiel bovido, longa domo, kie naskiĝis la aŭtoro de «Oblomov».[55] ridetis al mi per topazaj rebriloj de malnovmodaj fenestroj. Laŭ eksa Streleckaja, nun Lenina strato, preter apartenanta al la patriarkejo instituto de preskriba kondutologio mi eliris al la Malnova Krono[56] Plue mankis vojo — estis deklivo kaj freneza, blindiga Volga vasto.

Maldekstra alo de la instituto, konstruita sammaniere, kiel konserviĝintaj malnovaj domoj de la strato, tuŝis domon de Pribylovskij, en kies alo naskiĝis la unua patriarko.

Estis ja io nekontesteble rusa kaj, mi ne timu pompan vorton — ekumena en realigita de li mirinda transformo. Li ĝuste divenis kaŝitan sencon de la tiel nomata ekonomia instruo, pro kiu vertiĝis multaj kapoj, kies tuta preskriba parto, diference de la sufiĉe profunda priskriba, reduktiĝis, se forlasi grandanimajn revojn pri vica estonta justa sociordo, tiajn kompreneblajn kaj tiajn absurdajn, al la frazo, ekde la antikvaj tempoj ŝatata de ĉiuj banditoj, ludantaj je nobleco kaj per tio anticipe subaĉetantaj malriĉulojn, kun espero, okaze de neceso, ricevi de ili loĝejon kaj panon: ni deprenu de tiuj, kiuj posedas, kaj donu al tiuj, kiuj ne posedas. Certe — ja la deknaŭa jarcento! — kun amaso da inteligenciaj klaŭzoj: tion, kio estas eksproprietigita disde la popolo; tion, kio estas gajnita maljuste… kvazaŭ, eĉ por momento malleviĝinte el teoriaj altaĵoj sur la pekan teron kaj rememorinte pri la homa naturo, eblus imagi, ke en sanga febro de deprenado iu esploros kaj kapablos esplori, kio estis gajnita juste, kaj kio — ne. Logiko estos mala: kiu posedas — tiu estas maljusta, jen kion muĝas homamaso ĉiam, komencante de la unuaj kristanoj, de Likurgaj reformoj, kaj pri tio ĝi ne kulpas, tio vere estas la plej simpla kriterio, provizanta momentan respondon en duuma sistemo «jes — ne»; en homamaso ĉiuj estas egalaj kaj simplaj, kaj hastas konstrui justan sociordon, dum la homamaso vivas, kaj tiam ne povas ne postuli agojn rapidajn, simplajn kaj egalajn rilate al ĉiuj, la duuma kodo estas maksimumo de komplikeco, ĝis kiu la homamaso kapablas leviĝi.

Jes, dekomence la koncentrado de posedaĵoj kaj monrimedoj okazis per forto, rabo, neimagebla krueleco — sed, kiam ĝi estas finiĝanta, kaj la favoratoj de la miljara vetkuro jam difiniĝis, rompi iliajn krurojn sur fina vojo kaj per sama krueleco depreni de tiuj, kiuj iam iel — tutegale, kiam kaj kiel — gajnis, donante monon, maŝinojn, minkampojn, bienojn, teritoriojn al tiuj, kiuj ilin havas malmulte aŭ tute ne havas, signifas devigi la historion fari duan paŝon sur la sama loko; kaj poste, probable, ankoraŭ unu, kaj ankoraŭ, kaj ankoraŭ, enigante la socion en vicon de plifortiĝantaj memgenerantaj osciloj, similaj al tiuj, pro kiuj pereis Kislenko, kaj tio havas nur unu finon: plenan detruon de molekula strukturo, plenan ekstermon kaj de venkintoj, kaj de venkitoj. Kaj por kio necesas verŝi al la nunaj malposedantoj vinagron en sangon, inciti, kiel oni incitas hundojn ĝis frenezo, parolante pri restarigo de historia justeco! Historio ne scias justecon, samkiel ne scias ĝin la tuta naturo. Ĉu estas justa la gravita konstanto? Ĉu estas maljusta la drivo de kontinentoj? Eĉ homoj ne estas justaj aŭ maljustaj; ili povas esti karitataj aŭ senkompataj, malavaraj aŭ avaraj, antaŭvidaj aŭ blindigitaj, bonkoraj aŭ indiferentaj, sed justeco estas sama ludo de cerbo, ŝvebanta inter abstraktaĵoj, kiel ideala gaso, kiel kvadrata radiko el minus unu.

Kaj jen li prenis tiujn formulojn de la instruo, kiuj portis en si nek preskribojn, per kiuj jam en antikvaj tempoj komencis en Romio ĉiu vica imperatoro, nek rozkoloran deliron pri bazita sur komuna posedo estonta socia ordo, eltiris el ili longan, kiel solitero, ĉeneron de komunigontaj reloj, arganoj, plugiloj, kaldronoj, baskuloj kaj pistoj, kaj anstataŭigis ilin per animo. Kvazaŭ homoj zorgas unu pri alia per baskuloj kaj pistoj! Lokomotivo povas havi eĉ mil jurajn posedantojn, ĉu samtempe, ĉu laŭvice, sed reale posedas la lokomotivon aŭ maŝinisto, aŭ tiu, kiu staras super la maŝinisto kun fusilo en la mano. Homoj zorgas unu pri alia per deziroj kaj faroj, kaj, se sufiĉe granda parto da homoj konstante memoras, ke ĉiu perforto, ĉiu profitcela trompo, ĉiu malestimo riskigas la tutan homan genton, malpliigante ĝiajn ŝancojn elvivi en tia maljusta, morta, vakua, atoma, radia, bakteria Universo — ĉu ne estas tutegale, kiu posedas la lokomotivon?

Jes, homoj kapablas al tio diversgrade, homoj estas diversaj. Sed estas ja pli bone scii, kiu kion kostas, ol per rimedoj de ŝtata perforto igi ĉiujn aspekti unuecaj altruistoj, sed esence — nur ŝajnigi kaj atendi nur signalon, por ekataki unu alian… Jes, kelkaj homoj je tio dume tute ne kapablas. Ili ĝis nun foje pafas.

Por kio, ho dio, por kio ili ĝis nun pafas?!

Mi eĉ ne rimarkis, kiel mi sidiĝis por fumi sur lignotabulan benketon ĉe perono. Tie nun estas muzeo. Kaj en la domo de Pribylovskij mem jam dum preskaŭ jarcento estas centraj institucioj de la patriarkejo.

De ĉi tie hieraŭ vespere eliris la sesa patriarko, eĉ ne pensante, ke li ne atingos sian loĝejon.

вернуться

52

Ribela kozaka hetmano Stepano Razin, estro de kamparana milito (1670–1671). Lia armeo estis finvenkita ĉe Simbirsko.

вернуться

53

Vilaĝo apud Simbirsko.

вернуться

54

Ĝardeneto en la centro de Simbirsko kun monumento al Nikolao Miĥajloviĉ Karamzin (1766–1826) — fama rusa verkisto kaj granda historiisto, kiu naskiĝis en Simbirsko.

вернуться

55

Granda rusa verkisto Ivano Aleksandroviĉ Gonĉarov (1812–1891), kiu same naskiĝis en Simbirsko. Lia plej fama romano estas «Oblomov».

вернуться

56

Bela bulvardo super kruta Volga deklivo, kurbigita kiel krono aŭ diademo.

25
{"b":"100273","o":1}