Литмир - Электронная Библиотека
A
A

La patriarko, kun gaja simpatio duonferminte okulojn, sekvis ilin per rigardo.

— Vi, kiel estro de komunistoj de Rusio, kaj, fakte, eĉ de la tuta mondo — ĉu vi aŭdis almenaŭ ion pri ekzisto aŭ almenaŭ pri apero en estinteco de simila sekto?

— Ne.

— Almenaŭ onidirojn… aludojn, mitojn?

— Ne.

— Ĉu en la patriarkejo estas homoj, kiuj okupiĝas pri historio de fruaj sektoj?

— Ne.

Ĉagrenite mi batis min per la pugno laŭ la genuo. La flanko tuj reeĥis al la abrupta movo per malrapide estingiĝanta eksplodo de obtuza doloro.

— Inter la sesdeknaŭa kaj la sepdeka jaroj en Eŭropo okazis io, lanĉinta tiun diablan procezon. Kiel mi eksciu?

Li korektis la okulvitrojn.

— Via konvinkiteco infektas… sed vi iomete eraris pri adreso. Ni estas praktikuloj, kaj rigardas en estontecon. Por mi entute la komunismo komenciĝis de Lenin… Sed, ŝajne, mi povas al vi helpi. Kiam vi eliras el la malsanulejo?

— Post semajno aŭ semajno kaj duono.

— Ni nepre renkontiĝu ankoraŭfoje. Mi faros kelkajn telefonvokojn, kaj poste informos vin pri rezulto. Mi provos kontaktigi vin, kamarado, kun unu mia malnova amiko. Lia nomo estas Eriko Dirkshorn, li estas svedo kaj laboras en Stokholmo. Estas tia institucio — centra arkivo de Socialisma Internacio. Necesaj al vi materialoj, se ili entute ekzistas, povas esti nur tie.

Mi aŭskultis, ne kredante al sukceso. Li demetis la okulvitrojn kaj komencis viŝi ilin per naztuko; pro tiu hejmeca gesto mia animo varmiĝis.

— Kun lia helpo vi ne misvojiĝos, kaj por vi ne estos netroveblaj dokumentoj. Ekzistas fondusoj, kun kiuj tieaj laborantoj preferas ne konatigi hazardajn homojn — mi esperas, ke danke al Dirkshorn, vi ne trafos en tiun kategorion. Sed, kamarado Trubeckoj, ankoraŭfoje… mi apelas vin. Estu singarda kun tiu informo, kiun vi, probable, trovos. Se montriĝos, ke homoj, nomantaj sin komunistoj… kondutas tiom nekonvene, — mole diris li pri murdantoj, — tio povas kaŭzi en la mondo tre fortan resonancon, kaj ĝi al neniu utilos, krom al ĝuste tiuj radikaluloj mem. — Li surmetis la okulvitrojn kaj subite sengarde ridetis. — Se mi estus politikisto, mi, verŝajne, opinius mia devo antaŭ adeptoj per ajnaj rimedoj malhelpi vin.

— Se vi estus miopa kaj nesaĝa politikisto, vi ĝuste tiel agus, — respondis mi.

Li eĉ grakis.

— Ĉu vi opinias, ke mi nun faras lertan politikan paŝon?

— Sendube. Sed ĉu de la animo aŭ de la racio — tio estas alia demando.

— En mian kapon tio eĉ ne venis. Mi simple deziras helpi al vi… Se vi opinios tion ebla, informu min pri la afero, ĉu konsentite?

— Sendube, kamarado patriarko, — diris mi kaj leviĝis de la benko, komprenante, ke la konversacio estas finita dume.

— Estos terure, se vi estos prava, — diris li malgaje.

— Mi intencas agi kun maksimuma singardo, kaj la konfesion mi ne metos sub baton, — promesis mi. Silentis iomete. — Miaflanke, mi same volus peti vin pri singardemo.

— Pri kio temas?

— Pri mia misio sciu kiel eble malpli multe da homoj. Vi, via Eriko, se vi al li tiel senlime fidas, kaj neniu pli. Kaj telefone parolu per aludoj. Ja se mi estas sur ĝusta vojo, kaj ili ekscios pri tio, ili, diference de vi, vere malhelpos per ajnaj rimedoj. Oni min momente neniigos.

Li rigardis al mi laŭlitere kun teruro.

— Kaj la plej abomena estas, ke preskaŭ nepre tio estos farita per manoj de homo, kun kiu mi eĉ ne pensos esti singarda, kaj kiu mem poste pereos, kiel Kislenko, per turmenta morto. Per manoj de amiko, aŭ… edzino, aŭ… — mi interrompis min kaj, paŭzinte momenton, foriris, eĉ ne fininte la frazon.

Kaj denove Peterburgo

1

Ŝi kvazaŭ prepariĝis por kortego. La vizaĝo estis ĝoja, antaŭĝuanta; frizaĵo, kosmetiko, orelringoj, koliero; severa, malfermita malhela ĝisplanka robo, ideale emfazanta molan virinecon de la staturo — mia koro stumblis: ĉu nepre hodiaŭ ŝi devas ien iri? Ne parolante eĉ vorton, mi brakumis ŝin, kaj tuj palpe komprenis, ke ŝi nenien intencis iri — sub la robo estis nenio. Ŝi tiel renkontis min.

— Finfine, Saĉjo, kara, — alpremante la vizaĝon al mia ŝultro, diris ŝi. — Kiel longe… Sed kial vi ne deziris, ke mi alveturu?

— Sekreteco, — serioze respondis mi. Ŝi iomete deŝoviĝis, maltrankviligite rigardante mian vizaĝon.

— Vi ŝercas.

— Neniom. Oni eĉ oficiale min ne liberigis el la malsanulejo, sed laŭ ĉiuj dokumentoj translokigis por finkuraco en sanatorion en Arĥizo. Tio estas Norda Kaŭkazio, izolita loko. Kaj, laŭ dokumentoj de Simbirskaj avikasoj, mi tien forflugis. Ili tie serĉu, se deziras.

— Kiuj?

— Barmaleoj.[69]

— Do, ĉu vi hejme sidos, ne elirante? — ŝi ne sukcesis kaŝi ĝojon. Mi pli dense alpremis ŝin al mi. Kompatinda… Pli bone diri tuj.

— Morgaŭ vespere mi eliros unufoje — kaj en Stokholmon.

Tiuj vortoj estingis ŝin, kiel kandelon.

— Ĉu por longe? — demandis ŝi, silentinte.

— Por longe.

Dum kelkaj sekundoj ni plu staris, brakumante, sed ŝi jam estis, kiel morta.

— La vespermanĝo estas sur la tablo, Saĉjo, — diris ŝi poste kaj mole liberiĝis.

— Bonege. Mi nur duŝos min rapide.

Ĉie duŝo estis malpli bona, ol hejme. Jen krano reagas nedelikate, jen premo de akvo estas malforta, jen lumo estas malhela, jen estas maloportune kuŝigi sapon… Kiel mi sopiris pri la hejmo, se iu scius! Preskaŭ tutan someron mi pasigis en fremda urbo, en malsanulejo… rigardis foliojn trans fenestro, jen tremantajn sub vento, jen langvore senmovajn en varma senventeco — kaj pensis: ili baldaŭ defalos, sed mi ĉi tie kuŝas… Rigardis, kiel malrapide rampas laŭ kahela malviva planko ora rektangulo de suna lumo kaj pensis: baldaŭ la suno apenaŭ eliros el malantaŭ la horizonto, sed mi ĉi tie kuŝas…

Rigardis al mia griza vizaĝo dum razado kaj pensis: baldaŭ mi estos kvardekjara, sed mi ĉi tie kuŝas…

Tre varmega duŝo, poste — tre malvarmega duŝo. Kiel ĉiam, mi kun plezuro ekkriis, kiam la varmegigitan haŭton subite superverŝis preskaŭ glaciiĝinta akvostrio. Mi nur relative antaŭ nelonge malkovris por mi tiun plezuron; kaj antaŭe, krome, kiam mi elrampis el la kuvo, estis maloportune kombi min, la spegulo ĉiam estis vaporkovrita, necesis unue viŝi ĝin, sed tutegale la vitro restis kovrita per malpuraj humidaj spuroj. Nun, krom plezuro kaj utilo por la organismo, mi ricevis ankaŭ uzeblan spegulon, kiu sukcesis klariĝi, dum mi turniĝis en malvarma bolado.

Etaj hejmaj ĝojoj. Sen ili nenio estas agrabla kaj nenio estas necesa.

Mi fermis akvon, etendis la manon al mia viŝtuko; malmola, longe atendita, odoranta je lavendo, ĝis nun saturita, ŝajne, de brilo de Krimea suno — Liza ĉiam substernis ĝin, sunbruniĝante; kaj subite malantaŭe mole alruliĝis malvarma aero, kvazaŭ malfermiĝis la pordo. Mi turniĝis; ĝi vere malfermiĝis. Liza, aspektanta en sia ceremonia vestaĵo meze de intima ceramika brilo tre absurde kaj tial iel speciale sindoneme, staris, apogiĝante per la ŝultro je porda fosto, alpreminte la pugneton al la lipoj, kaj kun timo kaj kompato rigardis al mia disŝirita flanko.

— Ĉu doloras? — kaptinte mian rigardon, mallaŭte demandis ŝi.

— Ne, kara mia. Jam delonge ne doloras. Nur jukas.

La kuvo per longa ĝema gluto ensuĉis restaĵojn de akvo.

— Ĉu ĥalaton al vi? — demandis Liza.

— Ne.

— Se vi volas — entute ne vestiĝu. Mi vin admiros finfine. Vi estas tia… antikve greka.

Mi ekridis tra gorĝa spasmo. Ŝi eĉ ne ridetis responde. Ŝi nun rigardis pli malsupren, kaj al mi ŝajnis, ke mi scias, pri kio ŝi pensas. Pri tio, ke mi, kiel iĝis malkovrite, estis interne jen de ŝi, jen de ne ŝi.

— Ne. Mi volas konformi vian aspekton.

— Nur kravaton ne surmetu, bonvolu, — petis ŝi kaj rigardis en miajn okulojn. Kaj iomete ridetis, unuafoje post tio, kiam mi diris pri Stokholmo. — Ni estu simple, sen rangoj.

вернуться

69

Rolulo en fama rusa porinfana fabelo, rabisto kaj pirato, kiu manĝas etajn infanojn.

35
{"b":"100273","o":1}