Литмир - Электронная Библиотека
A
A

— Sed vi mem? — indignis mi.

Ŝi silentis iom kaj subite ruĝiĝis. Denove ridetis:

— Tion eblas demeti per unu movo.

En la sama neĝoblanka kostumo de milionulo sur propra jaĥto mi eniris en la manĝoĉambron. La tablo estis rompiĝanta sub pladoj; ŝajnis, ke ĉi tien pro ia miraklo transmigris ĉio, kion mi akiris por Stanjo antaŭ Simbirsko. Plus granda bukedo da rozoj meze. Plus du boteloj da Golicin-a ĉampano, malvarmiĝantaj en siteletoj sur randoj de la tablo.

— Ho, ĉu ni hodiaŭ havas feston? — demandis mi.

— Certe, havas. La mastro alkuris hejmen por unu horeto.

— Sed kie estas Paŭlinjo?

— En la vilaĝo, ĉe viaj gepatroj.

Mia koro denove stumblis; mi pensis, ke ŝi intence, antaŭvidante hejmajn skandalojn, forigis la filinon. Poste mi komprenis, ke Paŭlinjo en aŭgusto ĉiam gastas en la bieno, kaj pretere enviis al ŝi. Vastaj apud-Moskvaj ebenaĵoj kun mistere ondiĝantaj laŭ horizontoj arbaroj; ĝardeno, kliniĝantaj pro ruĝaj fruktoj branĉoj de pomarboj; odoroj de fojno kaj herbejo. Kvieto. En infaneco mi mem tutajn somerajn monatojn pasigis tie.

— Nu, Lizeta, — diris mi, — ĉu ni delogiĝu al peko de tromanĝado?

— La popolo peki pretas! — raportis ŝi kaj neintence, eĉ mem, verŝajne, ne rimarkinte, kion ŝi faris, militsalutis per du fingroj, laŭ pola maniero.

2

Mi kuŝiĝis, sed ŝi ne venis longe. Mi pensis, ke ŝi banas sin, sed kiam ŝi finfine eniris, iĝis klare, ke ŝi simple vagis laŭ la domo aŭ simple sidis ie, en infanĉambro, ekzemple, kaj pensis pri io sia. La juvelaĵojn ŝi, tamen, jam demetis kaj alivestiĝis.

Do, mi ne sukcesis ekscii, ĉu vere tiu ŝia streĉa brila nigra kokono demeteblas per unu movo.

Ŝi ĵetis kulpan rigardon al mi kaj estingis lumon.

— Por kio? — mallaŭte demandis mi.

— Mi ĝeniĝas, — same mallaŭte respondis ŝi el mallumo. — Mi kuŝiĝos, kaj vi, se deziros, ŝaltos, ĉu bone?

— Bone, etulino mia.

Mallonge kaj mole susuris, falinte sur la tapiŝon, la ĥalato. Mi aŭdis, kiel ŝi defleksis sian kovrilon, sentis, kiel ŝi kuŝiĝis — malproksime de mi, sur randon, streĉita kaj timigita, kvazaŭ vere denove iĝis knabino, dum mi forestis. Ŝajne, ŝi eĉ tremis.

— Kio okazas al vi? — atendinte, demandis mi. Ŝi respondis mallaŭte:

— Mi ne scias…

— Laŭ mi vi tute malvarmiĝis, Lizanjo. Mi vin iomete varmigu, ĉu vi deziras?

— Deziras, — balbutis ŝi. Kaj kiam mi leviĝetis sur la kubuto, ŝi aldonis: — tre deziras. Varmigu min, mi petas.

Pretere mi tiris ŝnureton de la kloŝlampo. Varma rozkolora lumo saturis la dormoĉambron; mi vidis, ke Liza, kovrinte sin ĝis la mentono, rigardas al mi per grandegaj timigitaj okuloj. Mi plonĝis al ŝi sub la kovrilon, kaj ŝi mallevis la palpebrojn; kaj mi komencis varmigi ŝin.

Apenaŭ senteble, peteme mi ĉirkaŭkaresis kaj ĉirkaŭkisis la ŝultrojn, la kolon, la bruston, la femurojn, la kortuŝan trianguleton de hela hararo, delikate kaj apenaŭ kapteble odoranta je knabino — ŝi al nenio malhelpis kaj al nenio respondis. Sed jen la spasme kunpremita pugneto degeliĝis, jen ŝi ekspiris pli ofte, jen varmiĝis kaj ekfloris la cicoj; viviĝis dense kunpremitaj kruroj, ŝi fleksis unu kruron en la genuo kaj demovis flanken, malfermiĝante — tiam mi brakumis ŝiajn femurojn, mole alŝovante ilin al mi, alportante kaj klinante adore, kvazaŭ plenigitan per eliksiro de senmorteco kalikon, kaj ŝi faciligite suspiris, kiam mi englitis en ŝian cedeman internan varmon.

Kaj denove mi karesis ŝin gardeme, supraĵe, apenaŭ, daŭrante beki la kolon, la ŝultrojn kaj la lipojn per infanaj kisoj — sed ŝi jam komencis respondi: kun iomete indiferenta, fratina karesemo ŝi metis sur mian dorson la manplaton, poste kaptis miajn lipojn per la siaj, poste iomete ŝoviĝis, por al mi estu pli oportune — kaj kiam ŝi unuafoje ekĝemis kaj unuafoje batis per la femuroj renkonte al mi, mi rompis ĉiujn ĉenojn.

Mi ĉifis ŝian mamon per la mano — ŝi ekkriis, mi surruliĝis sur ŝin — ŝi denove ekkriis, ĝoje plene malfermiĝante; mi freneze fleksis kaj rulis ŝin, tute obeeman kaj feliĉan pro tio, ke al ŝi same kiel antaŭe estas dolĉe esti obeema, kaj ŝajne, mi eĉ graŭlis: «Prenu min! Jen! Jen prenu!»; kaj kiam mi finfine eksplodis, ŝi kun neimagebla forto brakumis min, kvazaŭ dezirante enpremi min en sin por ĉiam, platigi sian delikatan karnon per la mia — kaj kun sufero, peto kaj espero ekkriis, kvazaŭ mevo, postfluganta ŝipon:

— Mia! Mia! Mia!!

Verŝajne, dum du minutoj mi estis meduzo, elĵetita sur bordon. Poste mi malfermis la okulojn. Laŭ ŝiaj vangoj ruliĝis larmoj.

— Liza…

— Silentu. Simple kuŝu sur mi kaj silentu, — ŝi plorĝemis. — Ho Dio, Saĉjo, kiel estas bone kun vi…

Dum kelka tempo mi ne moviĝis, nur la manon lasinte sur ŝi.

Sed ŝi jam, ŝajne, estis trankviliĝanta. La okuloj sekiĝis. Ŝi, jam ne ĝeniĝante, eksidis; ĉirkaŭvolvinte la genuojn per la manoj, ŝi metis sur ilin la mentonon — al mi videblis nur la frunto kaj la brilantaj okuloj. Ŝi rigardis al mi ne deŝiriĝante. Verŝajne, tiel oni rigardas al ikonoj.

— Mi amas vin, — diris ŝi. — Mi amegas vin, mi vivi ne povas sen vi. Mi tiel ŝatas vin manĝigi, vin ridigi, kun vi paroli… Tiel ŝatas kune kun vi iri ien, tutegale kien. Tiel ŝatas… — ŝi stumblis, serĉante vorton, kaj elektis, verŝajne, la plej krudan kaj bestecan el tiuj, kiujn ŝi povis prononci; verŝajne ŝi volis substreki, ke ŝi iĝas besteto kaj ne hontas tion, eĉ male, adoras, — doni min al vi, — kaj tiam ŝiaj okuloj denove malsekiĝis. — Mi simple ne scias, kion fari.

Mi silentis.

— Ŝi estas graveda, Saĉjo.

Mi ekpalpebrumis. Vazomotora reago, diablo ĝin prenu, ĝi estas malfeliĉo de ĉiuj Cin-oj en la mondo. Afekciite mi leviĝis sur la mano, kaj poste demandis, kiel stultulo:

— Ĉu de mi?

Dum sekundo ŝi plu rigardis, ne ŝanĝante vizaĝesprimon, kaj poste ekridegis. Ŝi kaj ploris, kaj ridegis, kaj ne tuj sukcesis prononci:

— Saĉjo… kara mia… ja pri tio vi demandu ne min!

Mi same eksidis. Nun jam mi komencis ĝeniĝi; barikadis min per la litkovrilo. La mondo turniĝis kiel ŝanceliĝema karuselo.

— Ĉu estis ŝi, kiu tion al vi diris?

— Jes.

— Kiam?

— Tuj. Kiam mi kuratingis ŝin je la unua tago.

Mi penis kolekti pensojn. Longe. Sed sensukcese.

— Kiel do vi tie toleris…

— Ĉar mi amas vin.

— Ho dio, vi elportadis la noktovazon…

Ŝi obstine skuis la kapon.

— Ĉar mi amas vin.

— Kial do vi tuj ne diris al mi?

— Ĉar — mi amas vin!

Mi frotis la vizaĝon per la manplato. Kvazaŭ volis forviŝi araneaĵon, blindigintan la okulojn. Sed ne sukcesis.

— Ĉu vi nin ne forlasos?

— Se vi min ne forpelos — neniam.

— Kaj ĉu ilin?

Mi paŭzis.

— Se ili ne forpelos…

— Neniam, — findiris ŝi anstataŭ mi. — Diru, ĉu vi havis ankoraŭ virinojn samtempe kun mi?

— Liza, ĉu vi estas certa, ke vi volas ĉion ĉi scii?

— Jes, kara. Eble, mi poste bedaŭros — sed se ni jam tion komencis — necesas… disfosi. Ĉu vi havis multajn virinojn post kiam ni geedziĝis?

— Multe — kiom estas tio?

— Dek! — kuraĝe diris ŝi.

— Nu, vi flatas al mi…

— Kvin.

— Du. Tio estas, sen Stanislava du. Kun unu mi estis tre nelonge, antaŭ ok jaroj. Ŝi rapide komprenis, ke mi pro ŝi ne disiĝos kun vi, kaj foriris. Kvankam, laŭ mi, ŝi ne deziris, kaj al ŝi estis tre dolore. Kaj mi estis freneziĝanta… ĉu vi scias, pro kio precipe? Pro tio, ke mi faras al ŝi doloron, kaj ne povas ne fari. Ĉu vi memoras, mi kaŝiĝis en la vilao sola kaj drinkis tie dum tri tagoj?

— Memoras. Kiam mi telefonis, vi respondis… apenaŭ movante la langon… mi terure ektimis, volis ĉion lasi kaj veturi tien, sed vi malpermesis… kaj sekvan vesperon vi revenis. Tia verdeta… Do, tio estis pro ŝi?

— Jes.

— Kaj post du semajnoj ni unuafoje veturis al Otuzo. Kaj vi estis gaja, hejma, zorgema, fiera!

— Certe. Tie estis tiel bone. Kaj mi vidis, ke al vi kaj Paŭlinjo estas bone — kaj pro tio mi floris duoble.

36
{"b":"100273","o":1}