Литмир - Электронная Библиотека
A
A

— Budaisma simbolo, — singarde diris mi. — Kiom mi scias, eĉ budaismaj monaĥejoj sur mapoj estas signataj per svastiko.

— Jes, — mediteme diris Haushoffer. — La patro trompis ilin per Tibeto, Ŝambalo… Ja ne povis li diri, de kie li reale ricevas informon! Tio ŝajnis eĉ pli oportuna — ĝis certa tempo riskigi en politika ludo peonon Adolfon, dum li mem tenas ĉiujn fadenojn. Sed denove ĉio malsukcesis. La informo estis, sed la reala potenco elglitis…

Li finfine deŝiriĝis de mia ŝultro kaj, necerte turniĝinte sur kalkanumoj, turnis sin al la kaldrono kaj denove apogiĝis sur la regpanelon. Li ebriiĝis. Sed mi jam sciis la ĉefan: li ne deliris.

— Kaj ja ne nur la informo, — balbutis li, kaj tiam mi kun teruro kaj kompato komprenis, ke li ĝis nun suferas pro la malsukceso de la patro, kaj sekve, ankaŭ de si; kaj se li havus fortojn, se li scius, kiel — li rekomencus ĉion. — Ankaŭ rimedoj de influo ekzistis… nu, almenaŭ la sondiloj, per kiuj oni observas eventojn tie. Dum lasta tempo ili komencis ilin rimarki, tamen… ili atribuas ilin, — li malgaje subridis, — al aliplanedanoj. Ni-fo! — nekompreneble elkriis li kun plena triumfo. — Kaj ĉu vi scias, kial? — li malfeliĉe ekskuis la kapon. — Malsukcesis ili — kial? Tial, ke la drogo de Raschke efikis tro bone. Vi eĉ ne povas imagi, ruso, kiaj nun ili tie estas bastardoj, kiel maldigne kaj fie tiras ĉion nur al si, al si, al si… Eĉ Hitler ne sukcesis vere unuigi ilin, eĉ Stalin, ĉiuj nur serĉis, kie akapari por si… ha, vi eĉ ne scias, kio estas Stalin, — li per jam nefirma mano ŝovis en la buŝon la gorĝeton de la botelo, sed iomete mistrafis, kaj strieto de konjako ekfluis laŭ lia mentono. — Rusa oficiro! — patose kriis li kaj ekridegis. Kaj poste, ĵetinte la balanciĝantan kapon malantaŭen, denove glutis, ĉi-foje pli sukcese. Viŝis la lipojn per maniko de ĵerzo.

— Kaj tial mi nun nur petolas, — diris li, subridinte kaj palpebruminte al mi kun ebria ruzeco. Li almetis unu manplaton al la buŝo kiel duonon de sontubo, same kiel mi antaŭnelonge ĉe la enirejo, kaj balbutis per tomba voĉo: — Ne moviĝu. Ne timu. Kun vi parolas reprezentanto de galaksia humanoida centro…

La mallevis la manon. Denove konfuzite kaj kulpe rigardis al mi tra floko de maldensaj grizaj haroj, pendiĝinta sub la nazon.

— Kaj foje… — kaj subite kun malamego li piedbatis la amason da malplenaj boteloj, kaj ĝi disruliĝis kun surdiga vitra sonoro, — foje mi tiom ebriiĝaĉas ĉe la regpanelo… Poste eĉ ne povas rememori, kion faris. Nur el gazetaj sensacioj foje sukcesas elkalkuli. Ber-r-rmuda triangulo! — nekompreneble diris li, kvazaŭ sakris. Kaj eksilentis.

Nun li eksilentis por longe. Mi rigardis al lia moliĝinta vizaĝo kun larmaj okuloj, kaj mi kompatis lin, kaj devus foririgi lin dormi. Sed li staris ĝibetiĝinte kaj foje iomete ŝanceliĝante.

— Ruso. Prenu ĝin. Eble, vi ion elpensos. Kaj min tiu kovilo de flamaj luktantoj por netuŝebleco de di-donita potenco, por liberigo de laborista klaso, por afero de Lenin-Stalin, por pureco de arja raso, por sindetermino de malgrandaj, sed fieraj popoloj, por demokratio, por usona revo… jam naŭzas.

En mian kapon, elaste serpentumante, enrampis glacimalvarma penso, pro kiu mia spiro haltis kaj mi denove ekdeziris eksidi.

— Aŭskultu, Alberto, — mi penis paroli trankvile kaj tre klare, — sed ĉu ekzistas garantio, ke ni ne estas en kaldrono?

Li ne moviĝis.

— Vi nomis ilin purgatorio, kaj nin — paradizo. Sed ie do devas esti ankaŭ infero. Aŭ infero estas ili, kaj purgatorio — ni, sed tiam… estas io ankoraŭ pli alte? Kaj entute, kial nur tri ŝtupoj?

Li ne moviĝis. Mi jam komencis pensi, ke li ne aŭdas, ke li ekdormis, starante. Sed li subite abrupte, preskaŭ falinte sur la dorson, levis la gorĝeton, ŝovis en la buŝon, kaj, laŭte glutante, fintrinkis la konjakon — kaj poste, larĝe levinte la manon, kun tuta forto ĵetis la botelon al la kaldrono. Kun sonoro, surdiga en fermita silento de la subtera halo, la botelo eksplodis, kaj vitropecoj, malmole frapante kontraŭ baroj, disflugis en diversajn flankojn.

— Ekzistas abismoj, — raŭke diris Haushoffer, kun teruro fiksrigardante min per sangozaj okuloj, — en kiujn estas pli bone ne rigardi. Ĉu vi komprenis, ruso? Se vi ne volas freneziĝi.

3

La enketo estis finita.

Mi ne trovis ilin kaj ne murdis. Kaj mi ne sciis, kiel preventi novajn krimojn de elirantoj el la infero. Sed decidi sorton de la kaldrono devis ne mi. Mi devis urĝe reveni kaj alarmi…

Sed mi ne revenis.

Mi havis dek tagojn.

Sub gvido de Alberto mi sidis ĉe la periskopoj, ĉe translaciilo de sondiloj, lernante nekomplikan sistemon de regado, kaj rigardis, rigardis en tiun abismon. Mi devis almenaŭ iomete koni ĝin — por havi propran opinion en estontaj disputoj. Ĝi signifos nemulte — ne pli, ol ajna alia. Sed ĝi devas esti.

Mi eksentis naŭzon dum la tria tago.

Sed mi ne povis min deŝiri. Mi timas, ke tieaj loĝantoj notis dum tiuj tagoj abruptan kreskon de aktiveco de aliplanedanoj.

Mi hontas konfesi: mi, ne sciante mem, por kio, serĉis min.

Epilogo

1

Avo Bazilo, en ĉiama sia flikita vesto kun sola butono sur vata, ia gulag-aspekta pantalono, kiel ĉiam, sidis sur benketo antaŭ la lernejo, fumis memfaritan cigaredon kaj aŭskultis pepantan transistoran ricevilon.

— Nu, fino, fek'! — kun infaneca ĝojo salutis li min. — Fino venis al Kaŭkazo!

— Kio okazis? — demandis mi, rigardinte al la horloĝo. Ĝis komenco de la leciono restis ankoraŭ iomete pli ol kvaronhoro; mi eksidis apud la avo, prenis el la poŝo ŝparitan antaŭhieraŭ, ĉifitan kaj disŝutantan tabakajn pecetojn cigaredon, kaj la avo gasteme permesis al mi bruligi ĝin de la sia, por mi ne malŝparu alumeton. Bona animo.

— Do, kio ja, fik', — klarigis li, kiam mi ekfumis. — Irako, ŝajne, al Azerbajĝano kiel humanitaran helpon vendis atoman bombon. La armenaĉoj, klara afero, ekkriis. La diasporo kolektis monon kaj de Kravĉuk[99] aĉetis submarinon kun raketoj. Per helikopteroj transportis ĝin, fek', al Vorotano. Navigi tie ĝi ne povas, malprofunde, sed kuŝas meze de la rivereto kaj lukojn movas, jen tuj, fek', pafos. Ŝevardnadze[100] diris, ke ĉio ĉi, merde, estas intrigoj de Rusio…

Mi penis enspiri la fumon pli profunde, sed tabako ŝutiĝis en la buŝon el tuj malsekiĝinta kaj disfalinta malforta papera cigaredpinto. Mi devis kelkajn fojojn kraĉi.

— Per la fingro korektu, — konsilis la avo, interesite observanta miajn agojn. El la ricevilo ŝutiĝis obtuza rapidparolado: «Saraevo… Bosnio… vica sanga akcio de kolumbia mafio… "ruĝaj kmeroj" rompis interpaciĝon… novaj pereintoj en Somalio… Angolo… kunpuŝiĝo sur limdifina linio inter Ĉeĥio kaj Slovakio, estas pereintoj… nepacigebla opozicio… vica eksplodo de rasaj popolekscitoj en Florido… batado de turkaj elmigrintoj en Munĥeno… eksplodita aŭtobuso kun israelaj civitanoj… eksplodita ankoraŭ unu superbazaro en Londono…»

Novaĵoj.

Alvenis Dimĉjo, la ŝoforo de la lasta ŝarĝaŭto en Virico.[101]

— Saluton, inteligencio! — diris li.

— Saluton! — ĥore respondis mi kaj la avo.

— Kaj mi hieraŭ aliplanedan flugteleron vidis, — sciigis Dimĉjo, diligente korektante multenombrajn zipojn sur sia jako. — Jen tiel super Oredeĵo ĝi trairis malalte kaj al Peterburgo forfajfis.

— Ne mensogu, fikulo, — severe diris la avo. Liaj okuloj haltis, li eĉ etendis la kolon. — Jen, putino, denove flugas.

Ni turniĝis. Flanke de lensovetaj pozicioj, malrapide irante kontraŭ vento, glitis malgranda bela blanka disko. Eĉ ne disko, sed io simila al duflanke konveksa lenso. Laŭ rando de supera konveksaĵo, proksime unu al alia, iris vico de malhelaj rondoj — ĉu vidlukoj, ĉu simple ornamaĵo.

вернуться

99

Tiama prezidento de Ukrainio.

вернуться

100

Prezidento de Kartvelio.

вернуться

101

Virico (Vyrica) — vilaĝo apud Peterburgo.

54
{"b":"100273","o":1}