Литмир - Электронная Библиотека
A
A

Kun Liza ŝi tenis sin kun substrekita afableco, kaj ĝenerale ĉiel demonstris sian suban, duagradan rilate al ŝi staton. Liza en siaj penoj establi tiom necesan por normala regeneracio etoson de senĝena hejma kamaradeco — mi imagas, kiom tio kostis al ŝi! — tuj komencis voki Stanjon laŭ antaŭnomo; tiu dum tri tagoj kroĉiĝis al patronomo. «Stanjo» — «Elizabeta Nikolavna»… Poste ŝi tamen rezignis, ja tro akre sonis tiu absurdaĵo, eĉ eble por ŝi mem. Sed strategie nenio ŝanĝiĝis; mi estas certa, ke, se la lingvo donus al ŝi tian eblon, Stanjo konversacius kun Liza en for-orientaj tradicioj, kie, ekzemple, laŭ unu el fama milo da ĉinaj ceremonioj, konkubino, sendepende de realaj aĝoj, alparolas al ĉefa edzino uzante terminon de parenceco, signifantan «pli maljunan fratinon»; nu, kaj ŝi mem, respektive, nomiĝas «juna fratineto». «Ĉu ne deziras sinjorino pli aĝa fratino iomete trinki teon? La juna fratineto ĝojos servi al ŝi…». En la rusa, ne elturniĝante, tion ne eblas diri, sed Stanjo ankaŭ el la rusa sukcesis elpremi nemalmulton, kaj Liza, kun ŝia simplanima peno establi amikecon, nenion povis fari. Fera virino estas Stanislava. Restinte kun ŝi duope, mi, certe, provus ion klarigi al ŝi — se mi povus esti certa, ke tio estas simple pro ŝia ĝenemo, pro absurdeco de la situacio, pro respekto al dek kvin jaroj, kiujn ni vivis kun Liza, pro nekompreno, ke al mi, truita baloneto, estis fizike dolore aŭskulti tion, kaj, se mi povus aŭdigi sonojn pli laŭtajn ol siblado, mi kriegus, kiam ŝi peneme, konsekvence humiliĝas, ofte eĉ Lizan konsternante, kaj eĉ ruĝigante; sed lastatempe Stanjo tiel kondutis kun mi, ke mi ne povis ekskludi afektan strebon vundi min, montrinte, kiel mi estas kruela, tenante ŝin kiel konkubinon.

Kaj ke ŝi ne plu permesos tion.

Ĝuste ŝi establis kutimon de kunaj te-trinkadoj. En la tria, ŝajne, tago — jes, ĝuste tiam ŝi transiris de Elizabeta Nikolavna al Liza — ŝi venis kun plena termobotelo, du faldeblaj plastaj glasetoj kaj iu modesta, sed apetitveka manĝaĵo, preparita de ŝi mem. Ekde tiam tio establiĝis. Antaŭ ol anstataŭi unu la alian en tiu infera honora gardo, ili sidiĝis en la malproksima angulo, ekster limoj de videblo, manĝis Ramilajn abrikotojn, krakante per iu ĉasta bongustaĵo kaj trinketante teon. Mi penis aŭskulti, sed ili konversaciis duonflustre pri io sia, pri knabina, kaj poiomete eĉ komencis ete ridi per du voĉoj. Verŝajne, min pridiskutis. Sed, eble ne — ĉu mi estas sola afero en la mondo? Foje mi eĉ sentis solecon kaj ofendon — ŝajnis, ke mi al ili jam ne necesas; ili simple plenumas sanktan devon kaj honoran servon.

En la sesa tago, kiam ili finis teumadon kaj Stanjo devis foriri, ŝi leviĝis, sed ekiris ne al la pordo, sed nehaste frapis per kalkanumoj, irante al mi. Haltis, rigardante al mia vizaĝo. Tiel, kiel ŝi, verŝajne, ĉiam deziris — de supre. Kaj mi — al la ŝia; de malsupre.

— Mi ĵus parolis kun la kuracisto. Ĉio estas bona, vi rapide resaniĝas, — diris ŝi. — Kaj mi ĉiujn manuskriptojn, kiujn kunprenis, jam prilaboris. Do mi revenas al la ĉefurbo. Ĉi tie mi ne plu necesas, kaj tie venis tempo perlabori vicajn rublojn.

Tio estis neatendita, kiel tondro el sennuba ĉielo. Ne nur por mi — al Liza, verŝajne, antaŭ tiu momento ŝi same nenion diris.

— Kiam? — post paŭzo demandis Liza el la tea angulo.

— Post du horoj estas ekflugo.

— Ĉu mi helpu al vi pri pakaĵo?

— Ah ne, Liza, kian mi havas pakaĵon. Ne maltrankvilu, mi alportos lude.

— Ne ludu kun tio, pli bone dungu portiston.

— Dankon, mi ĝuste tiel faros.

Ŝi paŭzis, kliniĝis kaj kisis min per duonmalfermita buŝo. Gardeme, por ne movi la damnitan oksigenan tubeton, ensuĉis miajn lipojn kaj dum kelkaj sekundoj lekis ilin tie, interne de si: «Ĉu vi deziras ĉi tien?»; poste deŝoviĝis kaj levis tremantajn, bluetajn palpebrojn. Kvazaŭ ŝi staris sur lignofajro.

— Bonvolu, Saĉjo, ne plu faru tiel, — raŭke diris ŝi. — Gardu vin, mi ja petis. Se ni vin ne interesas, almenaŭ pri Paŭlinjo pensu.

Mi silentis. Ne povis ja mi dispremite sibli responde al tielaĵo.

Ŝi malfermis pendantan sur la ŝultro saketon; atente fosis en ĝi kaj elprenis la ŝlosilojn, kiujn mi redonis al ŝi antaŭ la forflugo ĉi tien. Dum momento, kvazaŭ hezitante, — kaj eble, strebante emfazi sekvan movon — tenis ilin en mallerte fleksita mano, poste decideme, sed gardeme, sen ajna frapo, metis ilin sur la ŝranketon apud mia litkapo.

— Jen… Mi ĉiam timas, ke vi povis malĝuste kompreni. Mi redonas al la posedanto. Eble, ili ankoraŭ taŭgos. Se mi necesos — venu, mi ĉiam ĝojos.

Ŝi turniĝis kaj ekfrapis per la kalkanumoj for. Eliris el mia vidkampo, kaj mi fermis la okulojn. La frapado ĉesis.

— Tio koncernas ankaŭ vin, Elizabeta Nikolavna. Al mi estis tre agrable konatiĝi kun vi. Kaj, je dio, pardonu min. Mi ne… jam… ne simple… Mi amas.

— Ankaŭ vi pardonu min, Stanislava Solomonovna, — respondis morte trankvila voĉo de Liza.

La pordo malfermiĝis kaj fermiĝis.

Pasis, eble, kvin minutoj, antaŭ ol aŭdiĝis malrapidaj, molaj, katinaj paŝoj de Liza. Ŝi proksimiĝis, kaj mi eksentis, kiel fleksiĝis la lito — Liza sidiĝis apud mi.

— Ĉu vi dormas? — flustre demandis ŝi.

Mi malfermis la okulojn. Ŝajnis, ke ŝi maljuniĝis je jaroj. Sed tio estis simple laco — fizika kaj nerva. Se ni ripozus semajnon en Otuzo — la etulino tuj ekflorus.

Triope kun Stanjo. Jen kiel ĉiuj ekflorus.

— Per eterna dormo, — respondis mi.

Ŝin kvazaŭ tuŝis vipo.

— Ne ŝercu tiel! Neniam ŝercu tiel ĉe ni!!

Mi ne respondis. Ŝi silentis, trankviliĝante.

— Saĉjo… Kiun vi amas pli?

— Lian imperiestran moŝton kaj la patriarkon de komunistoj, — pensinte, siblis mi. — Ambaŭ estas tiaj malsamaj, kaj ambaŭ estas tute… necesaj por bonstato de la regno, — mi ripozis. — Antaŭ tri tagoj mi pli amis la imperiestron. Ĉar lia filo pereis. Kaj poste pli ekamis la patriarkon… ĉar oni lin kripligis, kaj nun… mi pli domaĝas lin.

Ŝi palpis mian vizaĝon per rigardo. Kiel radaro, per rondoj. Unu fojon, duan…

— Al vi kun mi ne sufiĉas eksplodaj pasioj, — diris ŝi. — Mi por vi, verŝajne, estas iomete kokino.

— Anserideto, — respondis mi.

Ŝi penis rideti. Tutan ŝian petolan viglecon, tutan gajecon, sur kiuj nure teniĝis nia triopo, kvazaŭ forblovis vento. Mi eĉ pensi timis, kio al ŝi okazis, kiam ŝi lasadis nin duope kun Stanjo kaj restis en hotela ĉambro sola.

— Tamen ŝi emas al peko de trofiero, — diris ŝi.

— Vere, sendube vere, Elizabeta Nikolavna, — per afekta voĉo siblis mi.

Ŝi denove penis rideti — kaj denove ne sukcesis. Kaj subite malrapide kaj mole, kiel hakita lanugeca piceo, puŝis sian vizaĝon en mian sanan ŝultron. Longaj helaj haroj disŝutiĝis laŭ la pansoj.

— Ne, ne, Saĉjo, ne parolu tiel. Ŝi estas bona, tre bona. Vi eĉ ne scias, kia bona ŝi estas.

Ŝiaj ŝultretoj ektremis.

Plaŭd'-plaŭd'-plaŭd'.

6

Ankoraŭ post semajno forflugis al siaj abiturientoj ankaŭ Liza.

Al tiu tempo mi mem jam povis manĝi kaj iri al necesejo. Kaj estri.

Kurakin elskuis Beĉjon ĝis la fundo mem. Pri tutaj ok tagoj de ŝia estado en Simbirsko ĝis la atenco estis konstruita horaro, eĉ minutaro. Nenio rezultis, ne troviĝis iaj ajn kroĉaĵoj. Kio provokis liajn «revelaciojn» pri valoraĵoj en la teko kaj pri cetero, restis same mistera, samkiel post la unua pridemandado. Neniujn personojn, en kiuj eblus almenaŭ kun streĉo suspekti iajn hipnotigantojn, li renkontis. Ne havis li iajn ajn truojn en memoro, nek perdojn de konscio — nenion.

Kruus raportis, ke ĉiuj liaj penoj palptrovi kaj malbloki iajn ajn perforte fermitajn regionojn de la memoro aŭ de la subkonscio de Cin fiaskis. Ne estis io por malbloki, Beĉjo estis unueca kaj nedividebla.

Kaj samtempe lia pretera mencio pri junaĝa interesiĝo pri komunismo neniel konfirmiĝis. Oni pridemandadis homojn, kiuj lin konis en juneco, pridemandadis liajn samkrimaferanojn, pridemandadis komunistojn de steloj, al kiuj li povus en tiuj jaroj turni sin kun peto igi lin novico — mankis ajnaj spuroj. Kaj tamen Beĉjo firme insistis. Sed nenion povis montri konkrete. Ne simple ne deziris, sed evidente ne povis; Kurakin, koleriĝinte, jam testis lin per mensogdetektilo. Ĉu en Vladivostoko? Jes, en Vladivostoko. Sed eble en Siktivkaro? Aŭ en Hanti-Mansijsko? Jes. Povas esti. En juneco, antaŭlonge. Mi ne memoras.

32
{"b":"100273","o":1}