Литмир - Электронная Библиотека
A
A

A ha.

Do, jen kiel intencis Stupak enblovi «en dormantajn homojn noblan fajron de malakcepto».

Kaj la ideo, laŭ kiu revolucio jam antaŭlonge okazus, se homoj ne estus tiom alligitaj al siaj filistraj ĝojoj, al edzinoj kaj bovinoj, kaj ne timus ĵeti en flamon ĉion ĉi, kaj poste eĉ sin mem, kiel najlo sidis en la kapo de Stupak. Jen kion li skribas al Bakunin, amiko laŭ la balta vojaĝo: «Miĥailo Aleksandroviĉ, kara! Vi diras, ke vi organizis "Internacian frataron", sekretan batalan organizon de anarkiistoj, kaj ĝojas, kiel eta infano, esperante, ke servos ĝi kiel alumeto, destinita flamigi la malnovan mondon. Ne servos ĝi, ne flamigos. Dum homoj niaj estas malviglaj kaj facilanimaj, dum ne kapablas ĉiu viro, ĉiu virino, forgesinte ĉion, krom ricevitaj ofendoj, forĵeti momente tion, per kio vivas simplula koro, kaj al plej eta provo de ajna despotismo subpremi ilin respondi per neniiga venĝo, la afero de revolucio estas senespera. Ne helpos frataroj, ne helpos paroladoj. Helpos, kara mia, la granda scienco, kiu finfine komencos servi al la vera afero…»

Tion li skribas somere de la sesdek kvara, jam el Munĥeno, jam intervidiĝinte kun Raschke. Kaj poste ili iĝas nedisigeblaj amikoj, ili eĉ foje promenas kune, kaj la juna ĥemiisto pro la nova, ruse malakurata amiko, eĉ foje komencas la promenon ne je la deka, sed eĉ je la deka kaj tri kvaronoj, ĉar la amiko tro longe dormis kaj ne veturis al li ĝustatempe. Tiun afekcian fakton notis en sia taglibro juna Gerta Büchner, loĝinta kontraŭ la hotelo de Raschke kaj observadinta liajn ĉiutagajn elirojn, sidante ĉe sia fenestro.

Kaj en septembro de la sesdek kvara Raschke prenas Stupak-on kun si en Alvicon.

Kaj jaron poste Haushoffer, agitante la registaron de Bavario por aktiva, perforta politiko kaj, speciale, por partopreno en neevitebla, laŭ lia opinio, kolizio de Aŭstrio kaj Prusio, faras en la kabineto de ministroj, dum ĉeesto de la reĝo, multesignifan misdiron: «Jes, tio estos ankoraŭ malnova milito. Sed tio ja estos ne lasta milito. Kaj mi ĵuras, en novaj militoj ni havos novajn soldatojn. Soldatoj de malamiko iĝos niaj soldatoj».

Kaj Rascke restas en Alvico preskaŭ senelire. Kaj al Alvico el tuta Germanio venas iaj strangaj ŝarĝoj: pezaj metalkonstruaĵoj, potencaj pumpiloj, vaporaj motoroj kaj dinamo-maŝinoj, sennombraj ĥemiaĵoj…

Kaj Stupak jen dum semajnoj ne eliras el Alvico, jen subite elveturas kaj, evidente ne sentante antaŭan mankon de monrimedoj, vojaĝas laŭ komunismaj adresoj de Eŭropo. Penas interkonsenti kun Engels, sed malsukcesas; en liaj paperoj troviĝas peco de malnetaĵo de letero al nesciate kiu: «Frederiko estas stulta kaj pasiva. Homo, intencanta verki "Dialektikon de naturo", nenion komprenas pri la naturo. Homo, alvokanta al perforta forigo de reakcia sociordo, nenion komprenas pri perforto. Kun «Internacio» ni ne havas komunan vojon».

Tamen, kiam en la sepdeka jaro en Eŭropo aperas Neĉaev, ili renkontiĝas kaj momente iĝas plej bonaj amikoj. Neĉaev post kelkaj semajnoj skribas al Bakunin: «Peĉjo min tute ĉarmis. Kia volo, kia skalo! Li rakontis al mi multon tian, kion mi opinius bela fabelo, se li ne donus pruvojn. Baldaŭ, baldaŭ laŭ la tuta mondo, neatendite por niaj malamikoj jen tie, jen tie, kiel fungoj post pluvo, komencos elkreski sentimaj, neadmoneblaj, senkompataj kaj ne detenataj de ajna Kristo batalantoj! Peĉjo promesis al mi grandan artikolon por "Popola revenĝo", kie, nature, dirante nenion konkretan, li penos inspiri per tiu perspektivo malfortiĝantajn vicojn de nia batalantaro». Ĝuste tion, ŝajne, Peĉjo ne devus promesi. Kiam estis skribata tiu letero, Peĉjo jam senspure malaperis survoje el Laŭzano al Munĥeno.

En la sepdeka.

Kaj en la sama sepdeka, dum solena festo de naskiĝtago de filo kaj heredonto, Karlo Haushoffer, la feliĉa patro antaŭ okuloj de du dekoj da nenion komprenantaj gastoj enmetis en manplatetojn de la jaraĝa etulo, trankvile okulumanta la festan tablon, bonanime pepanta kaj faranta vezikojn por ĝojo de sinjorinoj, svarmantaj ĉirkaŭ li, absurdan, eĉ ne similan al ia ludilo, feran kesteton. Kaj la etulo kunpremis ĝin per siaj pufaj anĝelaj fingretoj, kaj ektrenis ĝin en la buŝon, sed la kesteto ne trairis, kaj li devis limigi sin per ronĝado de la anguloj. Kun pokalo da ĉampano starante super la ido, la fiera kaj brilanta magnato, nenion klariginta al la gastoj nek tiam, nek poste, deklaris: «Filo mia! Vi estas bebo, kaj vi estas nedisputebla posedanto de tiu ĉi kesteto. Vi kreskos, kaj iĝos posedanto de la kesteto pli granda kaj pli komplika. Kaj kiam vi iĝos tute plenaĝa, vi, mi kredas, iĝos nedisputebla posedanto de la tuta mondo. Mi trinkas je tio!»

Kaj, kiel oni diras, senprokraste eltrinkis.

Kesteto.

Ĉu mono? Ĉu trezoro? Se li dirus «pli granda kaj pli valora», mi ĝuste tiel komprenus. Vortoj «pli valora» ĉi tie estus plej konvenaj. Sed en letero de unu el ĉeestintaj en la ceremonio sinjorinoj, sendita de ŝi al Vieno, al fratino, estis skribite ĝuste «pli komplika». Tiel ne eblas miskompreni aŭ elpensi. La sinjorinon tiu esprimo, laŭ la letero, miris ne malpli, ol min.

Klaŭso Haushoffer vivis ankoraŭ preskaŭ dudek jarojn, kaj dum tuta tiu tempo li ne forlasis Alvicon eĉ por tago. Gastoj, vizitantaj lian bienon — kun paso de jaroj ili iĝis pli kaj pli malmultaj — unuvoĉe asertis, ke la maljuna politikisto havas lacan, elturmentitan aspekton, kaj li kvazaŭ ĉiam atendas ion.

5

Ni sidis sur benko de somera podio de Kavalira insulo, kaj nokta lago Mälaren ludis per kaŭĉukaj rebriloj de lumoj. Sur transa flanko de la malhela, brilanta glataĵo, sur bordo mem de Kungsholmen, kiel malhela peza ombro altis bastiono de urbodomo, etendinta al ĉielo fortan trunkon de ĉefa turo. Ŝajnis, tuj devus, ridinde bruante, preterkrabli «Solaris Rex». Ŝajnis, ke mi ankoraŭ ne konas Stanjon, kaj sidanta apude homo devos ankoraŭ konatigi min kun ŝi nur post tutaj dek tri jaroj; kaj kun Liza ni nur ĵus komencis brakumi-kisi, kaj ĉio mirakla estas ankoraŭ en estonteco. Ŝajnis, konversacio devus okazi pri rusia literaturo, pri tio, ke ĝi estas nekompareble pli spirita, ol ajna alia, tial la eŭropa merkato akceptas ĝin nur po eta dozo. «Rigardu, — devus diri juna kaj stulta mi, — ili eĉ ne scias, kio estas, ekzemple, amo. Ekzistas erotiko kaj ekzistas geedzeco. En la unua plej gravas grandeco de seksorganoj, volumeno de busto, teĥnikeco de plenumo kaj ĉio tia. En la dua plej gravas reguligo de posedaj rilatoj, speciale por okazo de morto aŭ eksedziĝo. Kaj tiel — ĉiam! Vi verkas pri nekonataj al ili aferoj!»

— Ĉio jam estas decidita, — lace diris mi en la realo, kaj diris jam ne unuan fojon. — La bileto estas en mia poŝo, matene mi elflugas al Munĥeno. Ne bezonas mi sekurigon, ne bezonas defendon. Mi petas nur transdoni tiujn materialojn al Lamsdorf.

— La risko estas nepravigebla, Alekseo Nikodimoviĉ, — vican fojon, kaj same lace, obĵetis la ataŝeo. — Sen ajna preparo kaj prilaboro — en inferon…

— Tion, ke Alvico estas infero, neniu al mi pruvis. Risko estos multe plia, se ni sen interkonsento kun la germana registaro aranĝos iun seriozan operacion sur germana tero. Tio estas barbareco, kaj mi tion ne permesos. Sed se ni komencos interkonsenti — kiom da tempo ni perdos! Eĉ se mi sukcesos persvadi la caron parence komunikiĝi kun la germana imperiestro — tutegale ni perdos ne malpli ol semajnon. En la ideala varianto. Multo povas okazi dum tiu tempo — de likado de informo ĝis novaj murdoj. Krome, okaze de kunaj agoj ni devos kun ĉio ĉi, — mi svingis en aero per fleksebla disketo, — konatigi germanajn kolegojn. Kaj dum mi ne scias, kiomgrade Alvico povas kompromiti la instruon, kiun distribuas mia gazeto — al tiu konatigo mi ne povas decidiĝi. Ne, ĉio estas decidita.

— Kaj kun kia legendo vi intencas…

— Sen ajna legendo. Obtuza, sed obstina ĵurnalisto kiel heroon de unu el historiaj skizoj elektis anarkiiston Stupak. Evidentiĝis, ke dum lastaj jaroj de la vivo Stupak ofte vizitis Alvicon. Ĉu ne restis ĉe vi leteroj, memuaroj, fotoj…

46
{"b":"100273","o":1}