Литмир - Электронная Библиотека
A
A

Mi ne scias, kio okazis poste. Mi ne scias, kiel kaj kiam li foriris.

Mi vekiĝis ĉirkaŭ la kvina. Rigardante la horloĝon, mi longe ne povis kompreni, ĉu estas la kvina matene aŭ vespere; mi apenaŭ ne ekiris vespermanĝi, sed poste tamen ekkonsciis, ke estas tro mallaŭte malantaŭ la fenestroj. La kapo estis kristale malvarma kaj klara. Kaj tre malmola. Ekzistis nur unu deziro: senprokraste ĉesi vivi. Tamen ĝi estis nevenkebla. Tristo kaj abomeno pri mi mem tiom superplenigis la animon, ke ĝi estis preta tuj eksplodi, tirinte la dekstran manon, per la ungoj disŝiri la vejnojn sur la maldekstra pojno. Abstinenca sinmortigo, estu ĝi damnita por ĉiam. En tiu stato duono da rusa inteligencio saltadis el fenestroj. Estas bone, ke mi ne estas inteligenciano. Mi lumigis la kloŝlampon; nuda, kiel estis, bruigis la ladaĵojn, sed ili ĉiuj, kanajloj, estis malplenaj kaj laŭlitere ĝisseke elpremitaj. Tiam mi eksidis, metinte unu kruron sur la alian, apud gazeta tableto, en molan fotelon, kaj ekfumis, abomene kaj malame rigardante al mia mizere faltiĝinta, senforte falinta vira atributo kaj luktante kontraŭ sovaĝa tento firme kapti kaj elsarki tiun aĉaĵon kun radiko, por jam ne plu turmenti nek bonajn homojn, nek min mem. Jes, venis tempo liberigi ilin. Ili determinu sin. Ĉu vere jen tio ĉi povas iun ĝojigi? Mi ne kredas. Kaj neniam plu kredos. Hela kloŝo de la kloŝlampo naĝis en nehaste fluantaj grizaj strioj, laŭ la muroj amase kuŝis obskuro. El malantaŭ la fenestro de tempo al tempo komencis aŭdiĝi preterfluga susuro de fruaj aŭtoj. Post kvina cigaredo danĝeraj por vivo kaj teritoria tuteco akraj eĝoj de la kristalo en la kapaĉo komencis degeliĝi kaj ĵelee moliĝi. Tiam mi ekstaris, prenis duŝon — unue tre varmegan, poste tre malvarman; zorgeme razis min, enverŝis en min ĝis la gorĝo kafon kaj laŭ matenaj stratoj de Stokholmo vigle ekiris en la arkivon, labori.

3

Verŝajne, la plej grandskala ago de radikaluloj en jaroj, senpere antaŭantaj la misteran limon 69–70, estis fiaventuro, eternigita en historio sub nomo «ekspedicio de Lapinski». En ĝi, kiel en fokuso, koncentriĝis tuta sensenceco kaj tuta tragika misformiteco de maldekstraj idealoj de tiu tempo, tuta ilia absurda, ne portanta ian ajn pozitivon, detruemo, kaj plena eliminado de tiaj kategorioj, kiel, ekzemple, valoro de homa vivo. Ĝi diferenciĝis de plejmulto de aliaj, reduktiĝantaj, esence, al manie kolorigita per belaj vortoj kanibala babilado, kaj unuigis grandan parton da strebantaj al «justa estonta sociordo» aferemaj homoj — homoj, kiuj ĝenerale ĉiam estis pli simpatiaj por mi, ol homoj babilemaj; sed ĉi tie la afero estis tia, ke estus pli bone, se tiuj homoj plu babilus, trinkante absinton kaj vizitante malmultekostajn prostituitinojn. Komenciĝis ĝi, kiel devus ĉe tiuj homoj, de mensogo, kaj finiĝis, kiel devus, per sango.

Tiutempe Polio vican fojon flamis. Poloj buĉis rusajn sklavigantojn, kiel povis. Responde rusoj komencis buĉi ribeliĝintajn polajn banditojn. Sed en animo de ruso, larĝa, kiel damnita nia, de Danubo ĝis Anadiro, vasto, por ĉio troviĝos loko; kaj jen rusaj humanistoj ne nur per mono kaj medikamentoj helpas al senfortiĝantaj, kiel tiam oni skribis, en malegala lukto poloj, ne nur per petskriboj kaj gazetaj artikoloj, postulantaj de la caro donaci, por eviti sangon kaj malamon, liberon al la okcidenta provinco — ĉio ĉi estas digna, ĉio estas estiminda… sed ankaŭ per armilaro, per partopreno. Kaj jen jam unu, dua, tria rusa luktanto por justa sociordo pafas el polaj tranĉeoj per rusaj kugloj al rusaj soldatoj, pensante, ke trafas en la forputrintan carismon — kvazaŭ, pafante al homoj, eblas trafi ion alian, krom homoj. Kaj ju pli multaj estas ili, tiuj agemaj, malestimantaj inteligencian babiladon pri moligoj kaj donacoj, des pli stultaj aspektas tiuj, kiuj faras realan, sensangan helpon, des pli facile estas kvalifiki ilian grandanimecon kaj strebon al kompromiso kiel perfidon. Kaj tio okazas en momento, kiam ĵus ekiris la kamparana reformo:[83] — nun du trionoj da muskokovritaj korteganoj riproĉas Aleksandron[84] jen kio okazas pro libero! Dum via patro ja pri tielaĵoj oni eĉ ne aŭdis!… Trioble pravis Tocqueville:[85] por malnoviĝinta sociordo la plej danĝera momento venas, kiam ĝi penas novigi sin. Kaj oni ankoraŭ parolas pri historia justeco! Kaj des pli pri ĝia neperforta restarigo!

Historie justa estas nur tio, kio obstaklas murdojn. Kaj maljusta estas tio, kio ilin helpas. Jen sola ebla justa aliro — cetero modeste nomiĝas «malpura politika ordo».

Vaporŝipo «Word Jackson» foriris el Southampton la 22-an de marto de la 1863-a jaro. Sur ĝi estis armilaro por poloj kaj cent sesdek homoj de diversaj nacioj, pro tiuj aŭ aliaj kaŭzoj decidintaj partopreni batalojn sur flanko de malfeliĉaj kaj mizeraj sklavigitoj. Ilin estris polo laŭdevene, kolonelo de aŭstria armeo laŭ servo Lapinski. Estis ankaŭ iu Demontoviĉ, laŭ maniero de jakobenaj tempoj nomanta sin komisaro. Ho sanktuloj, kiel dirus Liza, — la ŝipanaro de la frajtita de Lapinski vaporŝipo tute ne sciis, kien kaj por kio ĝi kondukas la ŝipon, la humanistoj babilis ian absurdaĵon anstataŭ klarigoj, eĉ ne pensante pri tio, ke ili ĵetas tute senkulpajn, absolute ne implikitajn en tiun plurjarcentan kverelon homojn al ĉiuj danĝeroj de milita fiaventuro! La 26-an de marto ĉi tie, en Svedio, en haveno Helsingborg al la batalantoj por prava afero de justa sociordo aliĝis Bakunin mem — li decidis, verŝajne, komenci persone starigi vivan ribelan ligon inter rusaj kamparanoj, ĉi-foje kun helpo de polaj ribeluloj. Sed du tagojn poste, jam en Kopenhago, aleno trapikis sakon[86] — la ŝipanaro, eksciinte pri la celo de la navigo, simple komplete forlasis la ŝipon. La liberemulojn tio ne senkuraĝigis; per sama mensogo estis dungita ŝipanaro, konsistanta preskaŭ plene el danoj. Tamen la aleno trapikis la sakon ankoraŭfoje. Pri irado de «Word Jackson» oni eksciis en Peterburgo, kaj la sangavida carismo denove montris al la mondo sian brutan vizaĝon: anstataŭ ol, ekzemple, sendi murdistojn, aŭ renkonti la ŝipeton en maro, pli proksime al Rusia bordo, per iu el militaj ŝipoj de Balta floto kaj eĉ ne mortpafi, certe, per plej granda kalibro, sed almenaŭ simple aresti ĉiujn, kiuj sur ĝi troviĝis, la carismo korektege ligiĝis kun la potencoj de Malmoo, kien «Jackson» alrampis la 30-an de marto, kun peto internigi la ŝipon. Sed kia estis tiu internigo! Terura arbitro! Demontoviĉ eĉ parton de la armilaro sukcesis konservi — kaj jam la 3-an de junio la neflekseblaj luktantoj, frajtinte velŝipon «Emilia», estrataj de sia Lapinski, denove navigas renkonte al la justa ordo. La vojo al ĝi ĉi-foje, laŭ ilia opinio, kuŝas tra Litovio, tie ili esperas organizi novan fajrejon de la ribelo. La 11-an de junio ili penis elŝipiĝi ĉe enirejo al Kurisch-Haff — tiel nomiĝis tiam longa, laŭlitere ŝnure etendita lago, disigita de Balta maro per Kurŝa terlango. Balta maro iom ŝtormis, kun ĝi eĉ somere ne eblas ŝerci. Sed al la armitaj revuloj maro ĉiam ŝajnas atingi nur genuojn — ek al paradizo ĝis morgaŭ! Dudek kvar homoj dronis laŭlitere je versto de la bordo, ne scipovante atingi ne nur la justan ordon, sed eĉ sablan plaĝon. Trivita «Emilia» revenis finfine — ŝajne, post la kunpuŝiĝo kun tiom «maljusta» realeco la luktantoj komprenis, ke la afero, kiel evidentiĝis, okazas serioze, belaj frazoj kaj gestoj finiĝis, kaj baldaŭ post la dronitoj sekvos mortpafitoj kaj, probable, eĉ pendumitoj; al ili tia perspektivo ne plaĉis. Murdi, sendi al morto je nomo de justa ordo — tio estas sankta devo, ĉiam bonvolu. Sed morti mem — tio estas iom tro. Iel ili ĝisrampis Gotlandon — proksimume kiel mi la pordon de la hotela apartamento, kiam al ĝi frapis Eriko — kaj la 19-an de julio sveda milita ŝipo transportis la restintojn reen al Anglio.

вернуться

83

Temas pri liberigo de kamparanoj el servuto, komenciĝinta en 1861.

вернуться

84

Aleksandro II (1818–1881), rusa imperiestro (1855–1881).

вернуться

85

Alexis Tocqueville (1805–1859), franca historiisto kaj politikisto.

вернуться

86

Aludo al rusa proverbo: «Ne eblas kaŝi alenon en sako» (t.e. ne eblas kaŝi veron, ĝi tutegale iam malkovriĝos, kiel la aleno nepre trapikos la sakon).

43
{"b":"100273","o":1}