Литмир - Электронная Библиотека
A
A

— Ja pro la sola demando pri Stupak, se Haushoffer lin vere likvidis, vin tie…

— Ne malbonaŭguru. Kiel dirus nun unu mia konatino, vi kreas stabilan vibradon inter nuna vorto kaj estonta evento kaj, tiamaniere, abrupte pligrandigas probablon de nedezirata rezulto. Necesas diri: ĉio estos bona, ĉio estos bona — kaj tiam ĉio estos bona, — mi silentis iom. — Ĝuste por tia okazo, fakte, mi petas vin transdoni tutan kolektitan de mi informon al la centro.

— Pardonu, Alekseo Nikodimoviĉ, sed… se vi tamen ne revenos?

— Se mi ne revenos, pensos pri tio, kion fari kun Alvico, jam ne mi, — mi paŭzis. — Mi revenos. Vi eĉ ne imagas, kiom da devoj mi havas al du tre bonaj plenaĝaj kaj al du tute bonegaj etaj homoj!

En malforta lumo de foraj urbaj briloj mi vidis, kiel la ataŝeo necerte ridetas responde al mi.

De delto de Barnhusviken, tie, kie ĝi enfluas en Mälaren, aŭdiĝis proksimiĝanta, pene graketanta bruo. Mi turniĝis. Inter ni kaj la urbodomo, flagretante per malhelaj lanternoj, malrapide moviĝis stumpa ŝalupeto. Mi fiksrigardis — kaj ne kredis al la propraj okuloj. Demonstre kaŝante nek ĝojon, nek la naciecon, mi knabece eksaltis kaj ekkriis tiel, ke min aŭdis duono de la insulo:

— Ĉio estos bona!

La ŝalupeto estis «Solaris Rex».

Alvico

1

Ĉe disvojiĝo, tie, kie aŭtoŝoseo Munĥeno — flughaveno sendas mallongan apendicon al eksterurba rezidejo de Wittelsbach-oj, mi eksentis «voston».[93] Rigardante en malantaŭvidan speguleton, mi mole bremsis luitan en la haveno «BMW» — ĉi-tieaj patriotoj jam dum tria jaro aĉetadis eksklude produktojn de «Bavariaj maŝinkonstruaj uzinoj», kaj al alvenintoj ludonis eksklude nur ilin; sekvinta min «Opel» iomete proksimiĝis, kaj poste same komencis malrapidiĝi. Mi deveturis al vojrando kaj, iomete kliniĝinte, knarinte per dekstraj pneŭmatikoj laŭ sablo, haltis. Mi eliris el la aŭto, movante la ŝultrojn kaj kubutojn, kvazaŭ ekzercante sin post longa sidado ĉe stirrado, kaj ekstaris je tri paŝoj de la «BMW», kun ĝua turisma aspekto admirante velkintan novembran pejzaĝon de Bavaria plataĵo, randita sude per foraj stakoj de Alpoj, kovrita per malvarma bluo de ĉielo kaj blindigaj, malklare fibraj strioj de cirusoj. La «Opel» nedecideme preteris min; en ĝi sidis duopo, kaj al mia flanko ili kun evidenta peno eĉ ne rigardis, kvankam kio povas esti pli natura — gliti per indiferente scivolema rigardo laŭ tiu, kiu veturis antaŭe kaj subite malantaŭiĝis. La knaboj, ŝajne, estis fortikaj. Do, tio komenciĝis. Ili haltis antaŭe, ne malproksimiĝinte eĉ je cent metroj. Nu, kaj kio plu? Pretere kun mallonga siblo de tempo al tempo veturadis tien kaj reen diverskoloraj aŭtoj; dominis, certe, «BMW». Estas strange, ke ili ne prenis tiun markon.

Konscie konfuzante miajn paŝtistojn, mi aroge eksidis rekte sur sekan herbon ĉe la vojrando kaj, ne hastante, kun plezuro ekfumis, plu malrapide movante la rigardon dekstren-maldekstren. Vere, estis bele, sen disputoj. Antaŭaj pordoj de la «Opel», kiel flugiloj de papilio, malfermiĝis samtempe, kaj la paŝtistoj, pri io konversaciante, eliris el la aŭto. Tiu, kiu sidis ĉe la stirrado, entute estis atleto. Mia flanko, vundita en Simbirsko, iel tuj ekdoloris. Ĝi delonge ne rememorigis pri si. Ĉu ĝi aŭtunon sentas, aŭ ŝanĝon de vetero, ŝercis mi kun mi mem, ĉagrenite taksante ampleksojn kaj kapablojn de la ŝoforo. La alia pasaĝero estas evidenta intelektulo, «generatoro de ideoj». Li estas vestita prude, eĉ iomete ceremonie, portas testudajn okulvitrojn. Naskita en Konigsbergo, ne alie. Aŭ en ia bieno apude. La ŝoforo kelkfoje batis per ŝupinto laŭ maldekstra malantaŭa pneŭmatiko, montrante al ĝi per ambaŭ manoj kaj ion klarigante al la pasaĝero; la pasaĝero kun malplezuro kapjesis. Kompatinduloj. Iajn paneojn ili havas, vidu. Spektaklo. Aŭ mi havas persekutmanion? Tia vosto malĉifreblas dum tridek sekundoj. Bone, ni ludu. Mi finfumis, forĵetis la cigaredstumpon, revenis en la aŭton kaj ekruliĝis pluen. Kun fajfo mi preterflugis ilin — la ŝoforo, kiu estis fosonta en la pakaĵujo, tuj ĝin batfermis, ne rigardante al mi kun sama peno, kaj la intelektulo indiferente rigardetis. Senaferaj, bonhumoraj homoj nemalofte inklinas nemalice moketi siajn proksimulojn, kiuj havas malgrandajn, nedanĝerajn, sed ĉagrenajn malagrablaĵojn — ĝuste tion mi montris: kun gaja rideto svingis la manon al la intelektulo kaj laŭte kriis ruslingve en duonmalfermitan fenestron: «Ne ĉagreniĝu, knaboj!». Abrupte altigis rapidon ĝis cent sepdek. La «Opel», tremetante, rapide ŝrumpis en la speguleto. Do, tamen estis persekutmanio.

Ne. Ili preterlasis pompan «Nissan», metinte ĝin antaŭ si, kaj same ekveturis. Infanaj trukoj. Ili eĉ ne tre kaŝas sin. Simple montras elementan maskiĝon por ordo, por ne aspekti tute stulte, aŭ eĉ por mi pli bone ilin rimarku. Kaj kion ili deziras? Ĉu premas miajn nervojn? Stultuloj vi estas, knaboj. Post la alterna deĵorado de la edzinoj mi entute ne plu havas nervojn.

Bone, ni ludu plu.

Mi enveturis en Schwabing. Stratoj estis plenaj de aŭtoj, observi la voston iĝis pli malfacile — sed de tempo al tempo aperis malantaŭe dekliva verda dorso, jam konata ĝisnaŭze. Mi turnis orienten kaj rapide transsaltis al Bogenhausen. Kaj mia marmoto kun mi.[94] Mi haltis sur ronda placo antaŭ katedralo Frauenkirche — bonega specimeno, sendispute, ĝi simple kantas per ĉiuj linioj; sed, dirante sincere, min ĝi tiumomente ne interesis. Ĝustatempe rememorinte, ke mi estas korespondanto kaj, kaptinte de sur la malantaŭa benko «Canon»-on, mi elrampis el la aŭto. La kara amiko bremsis sur transa flanko de la placo. Dum eble dudek minutoj mi vantkuradis ĉirkaŭ la katedralo, rigardante en la objektivon kaj ĉagrenite balancante la kapon — ne, ne konvenas direkto; ne, tranĉiĝas la bildo… Mi klakis kvar fojon kaj tiel, kaj ĉi tiel. La verda dorso obeeme kaj silente, kiel orienta virino, enuis en malforta, truita ombro sub preskaŭ senfoliiĝintaj ulmoj.

Mi ekinteresiĝis, tio estis almenaŭ ia utilo de tiu ĉi ludo. Mi plonĝis en la «BMW»-on kaj malrapide ekruliĝis al Izaro, elsaltante tuj kiam antaŭ la okuloj aperis io pitoreska — kaj tuj komencis turni la fotilon, malleviĝi sur genuon, klaki… Sentante sur la nuko pezajn, eĉ por momento ne degluiĝantajn rigardojn. Kaj mi ankaŭ sukcesis amuzi min — eĉ, sincere dirante, trankviligi, tiu ĉi aroga kaj malkaŝa persekutado tamen premis miajn neekzistantajn nervojn — imagante dolĉan bildon: sidas mi en la mallumigita gastoĉambro kun Stanja knabo sur genuo, la fratinetoj kiel du komfortaj kokinetoj instaliĝis sur la divano, Paŭlinjo, kiel ŝi tion ŝatas, mem enmetas en la projekciilon fotojn, kaj mi komentas, iomete balancante la varman etulon per la kruro: «Nu, Paŭlinjo, nun ĉi tiun… Jen, karulinoj miaj, Frauenkirche, la dekkvina jarcento, gotiko. Jen, buletoj miaj, Teatina preĝejo, la deksepa jarcento. Jen Gliptoteko, tio estas klasikismo. Jen hotelo «Otton», nomita tiel omaĝe al imperiestro Otton Wittelsbach, ĉi tie mi loĝis… Interese, ĉu? Ĉu mi estas interesa viro?»

Estas vere interese — kiu el ili unua batos mian vizaĝaĉon?

Mi esperas, ke almenaŭ ne Paŭlinjo.

Mi parkiĝis sur duonmalplena haltejo ĉe «Otton», en kiu jam en la flughaveno mi mendis apartamenton. La hotelo staris en luksa loko, sur bordo mem de Izaro, ĉe meandro, kaj mi denove klakumis du fotojn. Somere «Otton», verŝajne, dronis en verdo, sed nun folioj sur kverkoj estis eĉ ne oraj, sed laŭnovembre morte-brunaj, kaj pro ventoblovoj skrapis unu la alian, kiel ladaj. Mia pakaĵo, verŝajne, estis jam en la apartamento — se oni ĝin ne esploras ie; ĉio povas esti, se tiel komenciĝis. Jen ili, miaj karuloj, kien do mi iros sen ili — haltis je dekkvin paŝoj de mi, ĉe gazeta aŭtomato; gazeton ili ekdeziris aĉeti, buletoj miaj…

вернуться

93

T. e. kaŝobservadon (en slango de specialaj servoj).

вернуться

94

Citaĵo el fama kanzono de van Beethoven kun vortoj de von Goethe.

47
{"b":"100273","o":1}