Литмир - Электронная Библиотека
A
A

— Ni supozu.

— Kiaj instrukcioj estas donitaj al viaj homoj por tiu okazo?

— Mi havas ĉi tie neniajn homojn.

Io tremeris en la vizaĝo de von Kreuwitz.

— Ĉu vi iras sen sekurigo? — singarde demandis li.

— Ĵurnalisto Ĉernyŝov, kiel privata persono, serĉante materialon por siaj skizoj, tute povus viziti Alvicon je propra risko, — mi kuntiris la ŝultrojn. — Entrepreni ion pli grandskalan sen skrupula diplomatia preparo estus treege maletike rilate al Germanio kaj al germana krono. Tra mia ataŝeo en Stokholmo mi tion kategorie malpermesis. Oficiala interkonsentado okupus tro longan tempon, dum ĉiu tago, eble, minacas per nova krimo.

Von Kreuwitz glitis laŭ mi per rapida atenta rigardo kaj senemocie ĵetis:

— Vi estas nobelo.

— Ne gravas.

— Sed, en tiu okazo, mia dua propono ricevas eĉ pli grandan sencon. Ni povus opinii vin samtempe kvazaŭ ankaŭ nia sendito. Tiuokaze, se vi ne informos pri vi dum, ni diru, kvin…

— Dek.

— Ĉu ne tro longe?

— Al mi ŝajnas, ke tio estas ne tiu okazo, en kiu necesas hasti, kalkulante horojn.

— Estu laŭ via deziro. Dum dek tagoj, ni, unue, ricevus deziratan pretekston bone traserĉi Alvicon — ja tio estas ne ŝerco, malaperis homo, eĉ alilandano, eĉ ĵurnalisto; kaj due… aŭ… — kaj li subite konfuziĝis, eĉ iomete rozkoloriĝis, — pli ĝuste, unue… eble sukcesus helpi al vi en embarasa situacio.

Mi nevole ridetis — kaj li ridetis per sia neklara hela rideto responde al mi.

— Mi dankas kaj estas flatita, — diris mi. — Se viaj plenrajtoj sufiĉas por fari tiajn interkonsentojn, ni opiniu, ke tio estas nia komuna operacio.

Sur lia vizaĝo respeguliĝis faciligita kontento.

— Tiuokaze, mi faris ĉion, — diris li. — Mi tre ĝojas pro la renkontiĝo.

— Mi same. Kaj mi tre dankas vin.

— Dek tagojn ni kalkulu…

— De la hodiaŭa vespero.

— Bone. Trovi min al vi estos facile kaj persone, kaj telefone. Hotelo «Otton», numero 236.

— Kaj la mia estas 235! — ne sukcesis mi deteni min.

Kun absolute senemocia aspekto von Kreuwitz diris:

— Kia neatendita koincido.

Mi, subridinte, nur balancis la kapon.

— Kaj nun, princo, mi havas honoron adiaŭi. Vi, verŝajne, jam delonge deziras ripozi. Kaj mi devas senprokraste raporti al Berlino pri la rezultoj de la renkontiĝo, tie oni senpacience atendas. Mi tutkore deziras al vi sukceson.

— Mi penos plenumi la deziron, barono.

Ni forte manpremis nin reciproke; poste von Kreuwitz turniĝis kaj, rekta kiel najlo, ekiris al sia verddorsa aŭto kun mallerte ĉifita «Pravda» en la maldekstra mano. Ni kelkfoje iris preter rubujoj, sed al li, eble, ŝajnis maldece forĵeti la gazeton en mia ĉeesto. Sekaj brunaj folioj, superŝutantaj la vojeton, disflugadis el sub liaj piedoj. Mi bedaŭris, ke mi nun ne havas fotilon ĉe la mano.

Kaj jen, buletoj miaj, kontraŭspionisto de Germana Imperio, tre digna kaj afabla homo. Ĉu vere, estas interese?

2

La bieno Alvico troviĝis je tridek kvin verstoj for de Munĥeno, en komforta, izolita valo. Kiam mi alveturis, estis jam preskaŭ nokto. Vento kuris en la valo, kiel en tubo; ĝi ĉifis kaj skuis sekajn balailetojn de herboj, bruis, traŝiriĝante preskaŭ nudajn kronojn de arboj de malnova neprizorgita parko. Kaj la domo mem de la bieno eĉ en densa krepusko de novembra vespero ne povis kaŝi sian kadukecon, maljunecon kaj, ŝajnis, ian nerazitecon. Kvankam iam ĝi estis, verŝajne, luksa.

Maljuna virhundo, lamante per malantaŭa maldekstra piedo, kalviĝinta kaj malgaja, eliris el mallumo al la lumo de aŭtolanternoj kaj silente flaris antaŭan radon. Mi gardeme, por hazarde ne kontuzi ĝin, malfermis la pordeton kaj eliris. Miaj piedoj iomete ŝvelis. Ĝenerale mi laciĝis dum tiuj ĉi monatoj. Pasigis duonhoron ĉe stirrado — kaj jam la muskoloj spasmas. Mi bezonus ripozon. Domaĝe, somero jam finiĝis, sed al maro ni ne trafis. Kaj ien en alian duonglobon veturi estus por ni, plej probable, tro multekoste. Fu, kia maro — ja ŝi baldaŭ naskos! Nur ĉio estu bonsukcesa… La hundo, levante nudajn orelojn, brilante per malsekaj okuloj, flaris mian piedon kaj ekgrumblis. Bruis vento.

— Nu, ne insultu min, ne insultu, — diris mi paceme.

La hundo levis la kapon kaj raŭke bojis unu fojon. Sen ajna kolero — simple, verŝajne, informis la mastron pri mia apero.

Sur dua etaĝo eklumis fenestro. Mi staris senmove, kaj la hundo staris senmove. Tute mallumiĝis, kaj la mallumo elaste premis al la vizaĝo per vento; de tempo al tempo aŭdiĝis osteca frapado de nevideblaj branĉoj. La hela fenestro malfermiĝis, kaj sur kadukan balkonon — mi neniam decidiĝus ekstari sur ĝin, ĝi povus fali en ajna minuto — eliris longa nigra silueto.

— Kiu estas ĉi tie? — kriis li. Mi sciis la germanan malpli bone, ol von Kreuwitz — la rusan, sed ne estis alia eliro.

— Mi dezirus vidi sinjoron Alberton Haushoffer! — laŭte respondis mi, levinte la vizaĝon kaj alportinte unu manplaton kiel sontubon al la buŝo. — Mi venis el Svedio, por lin vidi. En la bieno ne estas telefono, kaj tial mi…

— Ne estas kaj neniam estos, — respondis la silueto de la balkono. — Atendu, mi tuj malleviĝos. Himmler, tio ne estas fremduloj.

La lasta frazo evidente estis por la hundo. Stranga nomo, pensis mi, kaŝante la manojn en la poŝojn. La manplatoj malvarmiĝis pro vento.

Eklumis lampo super la enirejo, priluminte fendiĝintan ĉizitan pordon kaj kondukantajn al ĝi sulketiĝintajn ŝtupojn, baritajn per kliniĝinta metala balustrado. Ekknaris interne riglilo, kaj unu pordoklapo pene malfermiĝis. La hundo nehaste leviĝis laŭ la ŝtupoj kaj, haltinte, turnis sin al mi. En blanka, morteca lumo de pendiĝinta lampo estis videble, kiel ventoblovoj taŭzas restaĵon de senkoloriĝinta hararo sur ĝia dorso. En la kalvaĵoj malagrable, internece, videblis rozkolora haŭto.

La homo elpaŝis el la pordo.

— Kial vi staras? — demandis li. — Leviĝu ĉi tien. Mi malvarmiĝas.

Mi haste ekiris post la hundo.

La homo estis alta, maldika kaj ĝibeta. Kaj tre maljuna. Kaj tre similis iun, mi neniel sukcesis rememori, kiun. Tralasante min en la domon, li iomete deŝoviĝis, kroĉiĝis al io per la piedo aŭ simple mallerte mispaŝis, kaj preskaŭ falis. Mi sukcesis subteni lin ĉe la kubuto.

— Dankon, — seke diris li. La hundo peteme rigardis al la mastro, la elŝovita lango facile tremetis. — Ĉu vi deziras scii, pri kio ni parolos? — demandis la maljunulo la hundon. — Malnova kutimo, ĉu?

La hundo mallonge, pete jelpetis.

— Venu, — decidis la maljunulo, kaj la hundo tuj transiris la sojlon. — Mi estas Alberto Haushoffer. Kion vi deziras?

En pli mola lumo de la antaŭĉambro mi subite komprenis, kiun similis la posedanto de Alvico, kaj pro tiu malkovro mia dorso malvarmiĝis.

La maljunulo havis vizaĝon de Kislenko.

Ne, ne en tiu senco, ke ili estis similaj. Tute ne similaj. Sed mi ne povis liberiĝi de sento, ke la sama kruela kaj longa malfeliĉo, kies brulvundo ŝajnis al mi sur la renversita vizaĝo de la mortanta teĥnikisto en la fora, restinta en la junio, Tjuratama malsanulejo, lasis siajn spurojn ankaŭ sur la longa vizaĝo de Haushoffer. Nur la maljunulo sukcesis trapasi ĝin, konservinte sanan menson.

Aŭ almenaŭ ĝian parton. Mi rememoris la vortojn de Kreuwitz. Jes, la posedanto de la bieno vere estis stranga homo, tio videblis per unua rigardo. Sed nigra cindro de sufero, eniĝinta ĉiujn liajn porojn, kunpremigis mian koron.

Al tiu homo mi ne povis mensogi.

— Via prononco ne estas sveda, — diris Haushoffer.

— Rusa, — respondis mi.

— Jam tio estas interesa.

La hundo staris ĉe la piedo de la mastro kaj esploreme rigardis min. Kaj la maljunulo rigardis. Ĉiu de sia alto: la hundo de malsupre, la maljunulo de supre.

— Mi estas kolonelo de MŜS de Rusio Trubeckoj, — trankvile diris mi, ial precize sciante, ke de tio, ĉu mi diros nun veron aŭ ne, dependos ĉio. Inklude mian vivon. Kaj eble, ne nur mian. — Mi enketas vicon de misteraj krimoj. Lige kun tio mi havas por vi, sinjoro Haushoffer, kelkajn demandojn. La germania registaro pri mia vizito al vi estas informita.

50
{"b":"100273","o":1}