Литмир - Электронная Библиотека
A
A

Mi decideme ekiris al telefono. Mi ne sciis la svedan; Eriko, laŭ vortoj de la patriarko, ne sciis la rusan. Kaj kiam, levinte la parolilon, de tiu flanko oni respondis per internacia «ha lo», mi demandis, pene akcentinte anglan «r», por tuj komprenigi, en kiu lingvo okazas la konversacio:

— Eric?

Li tuj komprenis.

— Yeah…

— Good day, Eric. I'm from Miĥailo Sergeiĉ.[76]

2

Tagoj flugis, kiel folioj laŭ vento.

La laboro estis skrupula, kaj, ĝenerale, tute nekutima por mi. Eriko — silentema, tre bona kaj fenomene erudicia en sia tereno — helpis, per kio povis, sen li mi implikiĝus rapide kaj senespere; por mi vere ĉio iĝis atingebla kaj malfermita, laŭ unua postulo venis sliparoj, dokumentoj, foje eĉ kovritaj per diafana membrano kadukaj leteroj, kvitancoj, dagerotipoj… Sed kion Eriko povus fari, se mi mem ne sciis, kion mi serĉas? Iru tien — ne sciate kien…[77] Dum tutaj tagoj mi sidis ĉe terminalo de IRU — mi memoras, kiam estis kreata la Informa Reta Unuiĝo, ni, junuloj, trinkis je ĝia sano kaj kantis «Ho, ekiru, IRU!»; en legejoj, kaj eĉ en laborĉambroj de fondusoj, malĉifrante malnovan skribmanieron — en la germana, en la franca; kaj dronis en amasoj da nenion signifantaj faktoj, kaj denove elplonĝis ŝajne, kaptinte iun fadenon, sed poste la fadeno ŝiriĝis, aŭ venigis en senelirejon, kaj mi serĉis alian, kaj ĉio estis hazarde, palpe, ĉio estis nebule. Kaj tagoj flugis, kaj mi sopiris ĉiujn.

Foje al mi ŝajnis, ke oni min «paŝtas»[78] — kaj mi kontroladis min dum tuta tago. Vagis en implikita, kiel intestaro, metroo; eniris kinejon; eniris restoracion. Kredeble, tio nur ŝajnis. Vespere mi deziregis testi la apartamenton pri elektronikaj «cimoj», sed mi, nature, havis nenian aparataron, — aparataro estas rimarkebla afero, jam unua farita traserĉo en la apartamento min malĉifrus; kaj, due, onu aŭskultu, mi ĉiam silentas. Sed la nervoj estis streĉitaj, kaj dum tiu tago mi pli longe, ol kutime, suferis pro sendormeco. Tro malrapide iris la afero. Kaj ĉu iris entute? Foje al mi ŝajnis, ke mi estas entute sur malĝusta vojo kaj vane formanĝas ŝtatajn kronojn. Mi tre deziris informiĝi, ĉu plivastiĝas plu la statistiko de Papazjan, ĉu plu okazas en la mondo krimoj, analogiaj al trovitaj de ni — sed ĉi tie tio estis neebla. Mi kuradis en vakuo.

Kaj folioj vere ekflugis, eknaĝis, tremante pro malvarmo, laŭ sulka pro aŭtuna vento akvo de strataj markoloj.

Mi konatiĝis kun neniu, amikiĝis kun neniu.

Mi sopiris.

Mi laboris.

Komence jen Stanjon, jen Lizan mi viziis en homamaso. Poste ĉio ĉi maloftiĝis. Poste ĉesis entute. Mi eĉ ne povis ekscii, kiel ili fartas, ĉu ili estas sanaj…

La kvinan de septembro ni kaj usonanoj lanĉis vican paron da gravitiloj. Pri tio min ĝissate informadis radio kaj gazetoj. «Nova fazo de tutgloba kunlaborado…»

Neniu minacis al la projekto «Ares».

Same el gazetoj mi eksciis, ke la patriarko revenis al laboro. Oni lin sukcesis elkuraci, li denove povis iradi mem — malrapide, trenante piedojn, sidiĝante por ripozo post ĉiuj cent kvindek metroj, sed tamen ne restis katenita al la fotelo, kiun mi tiel bone memoris. Oni bone laboris por tio kaj en Simbirsko, kaj en Peterburga neŭrokirurgia kliniko, kaj en bonega sanatorio «Bilgja» sur norda bordo de Apŝerono… Ĝenerale oni skribis kun ĝojo kaj simpatio al la patriarko — foje, kiel al mi ŝajnis, tro ekzaltita, malagrabla por normala homo same, kiel ajna sento, vibranta sur rando de histerio. Sed la okazaĵo relevis estingiĝintan ondon de intereso al la atenco; gazetoj de ĉiuj direktoj dum kelkaj tagoj estis inunditaj de versioj. Versioj estis idiotaj. Foje mi legis ankaŭ pri mi. Sovaĝe kontraŭrusa gazeto — mi ne memoras nomon, sed enmemoriĝis eldonkvanto: 637 ekzempleroj — mirigis siajn sescent tridek sep legantojn per deklaro, ke la malica murdo de la heredonto de la rusa trono estis plenumita laŭ volo de la patriarko de komunistoj, ĉar la grandprinco per sia populareco en popolo kaj per religiemo kontribuis al plifortigo de la ortodoksia kristismo, kion komunistoj penis ne allasi; siavice, la atenco kontraŭ la patriarko estis puna ago de rusiaj specialaj servoj. Kiel sola pruvo de tio estis donita fakto, ke «eminenta kontraŭspionisto, fama per sia skrupuleco en demandoj de honoro (?) kolonelo de MŜS princo Trubeckoj, partopreninta en enketado de la murdo de la heredonto, post hazarda renkontiĝo kun la patriarko en Simbirsko senspure malaperis dum sia estado en montara pensiono «Arĥizo», kaj nek lia edzino, nek amikoj, nek amatinoj povas doni informojn pri lia situo». Amatinoj. Nu, nu. Ĉu vere tiuj kanajloj kun siaj demandoj molestis al miaj karulinoj? Mi preskaŭ ĉifis la gazeton. Poste mi relegis la frazon denove. Se jam ĵurnalistaĉoj elflaris, ke mi ne estas en Arĥizo, veraj detektivoj povas scii multe pli. Mi konsterniĝis, kaj la dorso sentiĝis ia tre sendefenda.

Foje kun mi penis signifoplene konatiĝi ĉu kubanino, ĉu meksikanino, loĝanta en la sama hotelo, kiel mi, aldone eĉ sur la sama etaĝo. Virinoj bone scias sian aferon, — vi ne sukcesas kompreni, kio okazas, sed jam kondukas ŝin en drinkejon, jam mendas por ŝi likvoron, kaj ŝi langvore plendas al vi pri soleco, pri krueleco de la mondo, kaj rakontas al vi, kiel vi estas bela. Verŝajne, ĝis la vivofino mi restos en ŝia memoro ĉu kiel impotento, ĉu kiel pederasto. Se entute restos, certe. Sekvan vesperon mi renkontis ŝin en la sama drinkejo kun iu ŝejkeska financisto el Arabio. Ŝi diris al li la samon, kaj, laŭ mi, per samaj vortoj — kaj la ŝejkeskulo turnadis helajn olivojn de la okuloj, ofte kaj rapide ĉirkaŭlekadis per la langopinto, kiel serpento, siajn brunajn ŝvelajn lipojn; liaj harozaj fingroj tremetis pro senpacienco, ŝprucante muelitajn de fingroringoj ĉielarkojn. Komence la meksikanino min longe ne vidis, sed poste, rimarkinte, elegante montris al mi per etfingro kaj ion petole diris al la ŝejkeskulo, ĵetinta al mi mallongan rigardon; kaj ili ekridis kun sento de plena interkompreno. Tre stulte, sed ili iel rememorigis min pri Liza kaj Stanjo en la tea angulo. La femuroj de la meksikanino estis tre sveltaj. Ŝi ĉiam movis ilin — jen unu metis sur la alian, jen male. Ŝi same senpaciencis. Mi mendis en la apartamenton litran botelon da Smirnov-a vodko kaj, sidante en sombro kaj soleco, morne eltrinkis du trionojn; defalis en la fotelo kaj ekdormis, sed, verŝajne, vekiĝinte post du horoj, mi eĉ ne memoras, kiel, fintrinkis.

Matene Eriko, vera kamarado, ekmaltrankvilis. Mi iel sukcesis malfermi al li la pordon, sed paroli ne nur en la angla, eĉ en la fuŝa rusa ne kapablis. Estis plena ebriiĝo; estas bone, ke mi min ne vidis kaj ne scias, kiel mi aspektis — kvankam rekonstrui estas facile, ĉu mi ne vidis ebriulaĉojn? Kiam mi estas sobra, mi ĉiam deziras dispremadi ilin, kiel blatojn, — tiom ili estas abomenaj. Silentema Eriko komprenis la situacion dum nul sekundoj; li helpis al mi rampi reen al la lito, kuŝigis kaj kovris per litkovrilo. «Russian empire is a great country»,[79] — malserene konstatis li, suprenĵetante sur la larĝa manplato la malplenan botelon kaj pritakse rigardante jen al ĝi, jen al mi. Mi kuŝis, kiel ŝtipo, kaj per vitraj okuloj observis liajn agojn. Mi eĉ palpebrumi ne povis: kun malfermitaj okuloj la kapo turniĝis en unu direkto, kun malfermitaj — en alia; kaj se palpebrumi, ĝi komencis turniĝi en ambaŭ direktoj samtempe, kaj en tiu sento estis io nepriskribeble monstra. Eriko silente eliris, kaj post kvin minutoj revenis kun bruanta amaso da bieraj ladvazoj sur la manoj. «Russians is a great people, — konsolis li min, kiel povis, zorgeme subtenante mian kapon per unu mano, kaj per la alia transverŝante el la ladaĵoj en mian buŝon densan, malhelan, ŝaŭman likvaĵon. — Duke Trubetskoy is a real communist…».[80] Dum kvara, aŭ eble dum kvina ladaĵo mi iomete klariĝis. Larmoj kiel fonto ektorentis el miaj okuloj. Mi sidiĝis en la lito kaj komencis krii. «Eric! Oh, Eric! I love them!! I love both of them!! — mi estis forgesanta prepoziciojn, disviŝanta larmojn per la pugno kaj svinganta la manojn kiel Vinnetu la Estro de apaĉoj, per solaj gestoj inspirite rakontanta al samtribanoj, kiel li hieraŭ demetis skalpojn samtempe de kvin blankvizaĝuloj. — Catch me? I want fuck both!!![81]». — «Fuck both vodka and beer? — trankvile informiĝis Eriko, eĉ ne movinte la brovon. — O'kay[82]» Kaj foriris, tuj reveninte kun ankoraŭ kvin ladaĵoj.

вернуться

76

Bonan tagon, Eriko. Mi estas de Miĥailo Sergeiĉ. (angle)

вернуться

77

Frazo el rusa popola fabelo (tiel caro sendas Ivaĉjon-stultulon plenumi taskon, elpensitan por lin pereigi).

вернуться

78

T. e. kaŝobservas (en slango de specialaj servoj).

вернуться

79

Rusa imperio estas granda lando (angle).

вернуться

80

Rusoj estas granda popolo… Princo Trubeckoj estas vera komunisto… (angle).

вернуться

81

Eriko! Ho, Eriko! Mi amas ilin!! Mi amas ilin ambaŭ!! Ĉu vi komprenas? Mi deziras fiki ambaŭ!!! (angle).

вернуться

82

Ĉu fiki kaj vodkon kaj bieron? O kej… (angle)

42
{"b":"100273","o":1}