Литмир - Электронная Библиотека
A
A

— Do, ŝajne, ili tamen atendis trovi en la teko ĉu kolieron de Marie-Antoinette, ĉu Kohinoor-on — sed, trafinte pacan burokrataĵon, incitite forĵetis ĝin, ĉu?

— Ĝuste tiel. En nia banko tiaj fingrospuroj mankas. La operatoro nun laboras kun la Informa Reto.

— Ĉu iu vidis la atakintojn?

— Oni vidis, kiel du uloj elkuris el la ĝardeneto tuj post la pafado kaj malaperis malantaŭ angulo, kaj tie aŭdigis bruo de forveturanta aŭto. La aŭton vidis, ŝajne, neniu.

— Ĉu iliajn vizaĝojn?

— Ni faris fotorobotojn[58] por ambaŭ. Sed tre malbonkvalitaj — ja estis nokto. Ni iru al la komputilo.

La unua vizaĝo, aperinta sur la ekrano, sufiĉe krude skizita per ne tute ligantaj inter si grupoj de trajtoj, nenion al mi rememorigis. Sed la dua…

Tiu vasta plata muzelo… Tiu nobla stako de grizaj, konvenaj al iu genia akademiano, kuspitaj haroj… Mia koro puŝiĝis en la gorĝon, mi eĉ frapis mian genuon per la mano pro antaŭsento de sukceso.

— Provu, — penante paroli trankvile, proponis mi, — mendu en la datumbanko de la Informa Reto portreton de Beĉjo Cin[59] kaj komparu per identigilo.

— Beĉjo Cin? — redemandis Usolcev.

— Jes. Laŭ mi, neniu en la mondo scias lian patronomon. Ekstremokaze — B. L. Cin.

— Ĉu malnova amiko? — informiĝis Usolcev, dum liaj fingroj flugis super la klavaro.

— Ne ekskludeblas.

La vizaĝo sur la ekrano duoniĝis kaj moviĝis maldekstren, kaj dekstre aperis la portreto de Beĉjo. En maldekstra supra angulo ekbatiĝis ciferoj, la identigilo antaŭ niaj okuloj taksis probablon de koincido; jen aperis «96.30», sed mi eĉ sen tio sentis: li, li! — same, verŝajne, sentas ĉashundo, kaptinta spuron. Granda, solida, tre vireca — el vidpunkto de modernaj Pasifajoj,[60] sopirantaj virbovojn, iomete straba; kaj tiu eterna oblikva kaj multesignifa rideto, tuŝanta la lipojn preskaŭ post ĉiu kun peno dirita mallerta frazo: ja mi kaj vi komprenas, pri kio temas, sed por kio inici pri tio ĉirkaŭantajn stultulojn — siaspeca siberia Luca Brazzi;[61] naskiĝis en Vladivostoko, la karieron komencis kiel elpelisto en mondfamaj amuzejoj de Hanti-Mansijsko, samtie li trafis en vidkampon de kurieroj de Tonkina narkot-klano; kaj kiam ni kun Ĉiniaj kaj Indoneziaj kolegoj estis ekstermantaj la klanon, unuafoje trafis ankaŭ sub mian rigardon.

— Li! — ravite ekkriis Usolcev. — Je Dio! Naŭdek ses kaj tri — li!

Furioza, avida detektiva ĝojo tiel bolis en mi, ke, mi timas, mi ne sukcesis deteni min de ioma afektado — kroĉinte la manojn sur la brusto, mi apogiĝis je dorso de la fotelo kaj diris:

— Nu, cetero ja estas afero de teĥniko, ĉu ne?

Ĉio fariĝis ridinde simpla. Unuafoje en tiu ĉi afero. Post kvardek minutoj pri tio, ke stevardino observas en la kvina salono homon, similan al la elmetita sur la ekranon portreto, oni informis nin el avio, proksimiĝanta al Sud-Saĥalinsko.[62] Kaj tiu avio iris el Simbirsko, de ni. Beĉjo fuĝaĉis.

En la kaso de la flughaveno — la kasisto eĉ ne sukcesis ŝanĝiĝi — oni diris, ke la homo el montrita foto aĉetis bileton nur kvardek minutojn antaŭ la ekflugo. Tio okazis preskaŭ post kvin horoj post la buĉado de la patriarko. Kial Beĉjo tiel prokrastis? Kie estas la dua?

Ne gravas, baldaŭ ni ĉion ekscios. Baldaŭ, baldaŭ, baldaŭ! Mi tremis. Tio estas ne kompatinda Kislenko, ies «peono». Tio estas vera fiulo, kaj el li ni elskuos ĉion.

Tiu homo, diris la kasisto, ion timis. Retrorigardadis kaj ŝrumpis; tia granda, solida, sed ĉiam kvazaŭ penis malplialtiĝi. Kaj kiam li iris de la kaso al enŝipiĝo, tenis sin en denso de homamaso: kutime homoj, trafintaj en vicon al la turnopordo lastaj, plu restas lastaj, sed tiu ĉiam penis trapuŝiĝi tien, kie li estus nevidebla en kaĉo, ĝuste tial mi rimarkis…

Timis. Ĉu nin timis? Aŭ ili ĉi tie havas proprajn revenĝojn?

Baldaŭ ni ĉion ekscios. Baldaŭ, baldaŭ!

Beĉjon oni prenis diligente kaj sen fuŝoj. Li sidiĝis en taksion, ordonis veturi al la haveno — ĉu en Japanion intencis veturi? ricevos vi Japanion, ricevos tutajn Filipinojn kaj Nangŝacundaon aldone! — kaj iomete malstreĉiĝis. Oni timis, ke li plu estas armita kaj povas pro timo komenci pafi, tial oni decidis preni lin malproksime de homoj. Bariero, baranta la ŝoseon, estis mallevita, la ŝoforo haltigis la aŭton, kaj el malantaŭ ĉirkaŭantaj la vojon buntaj reklamaj ŝildoj — «Kun akvopulmo — al Monerono!», «Sur jaĥtoj de Parfenov vi ne timos ajnan malbonan veteron!», «Mi transnaĝis Laperuzan golfon — kaj ĉu vi?» — kvazaŭ el sub tero elsaltis kvar knaboj kun pistoloj, celitaj al la kapo de Beĉjo tra fenestroj de la taksio. Beĉjo jam ne penis rezisti, nur ĝibetiĝis lace — kaj mem eliris.

Armilojn ĉe li oni ne trovis.

Malpli ol horon post veno al Sud-Saĥalinsko Beĉjo jam estis sur rea vojo ĉi tien, al ni. En mankatenoj. Nun eblis ĉu maten-, ĉu tagmanĝi.

— Atestantojn ĉi tien, — diris mi, jam tenante kuleron en la mano.

3

— Saluton, Beĉjo, — diris mi. — Kiom da jaroj ni ne intervidiĝis!

— Mi preferus samtiom plu ne intervidiĝi, — morne ŝercis la rabisto responde.

— Sidiĝu. Jen majoro Usolcev, nomu lin Mateo Serafimoviĉ. Li senpere okupiĝos pri vi. Vi lin ankoraŭ ne konas.

— Tre agrable, — diris Beĉjo kaj oblikve subridis: ja ni komprenas, ke ne tre, sed ne estas senco paroli pri evidenta.

— Sed unue mi vin pridemandos. Kiel malnova amiko.

— Demandu…

Mi paŭzis. Li estis ia indiferenta, ia stranga.

— Kion do vi faris, Beĉjo. Pro la Tonkinaj narkotaĵoj vi sidis en prizono, punon pro la rabo de la diamanta transporto vi feliĉe evitis — do nun por kolekto vi bezonis malsekan aferon,[63] ĉu?

— Mi ne komprenas, pri kio estas flustro,[64] ĉefo.[65]

Mi premis klavon de komputilo — sur la ekrano aperis la fotoroboto de Beĉjo.

— Ĉu vi rekonas?

— Rekoni estas via afero…

— Bone, rekonu la atestantoj…

Ĉiuj kvin atestantoj, laŭ kies vortoj oni kompilis la fotoroboton, praktike senhezite montris al Cin, perdiĝinta inter ses laborantoj de la polica administrejo, proksimume similaj al Beĉjo laŭ aspekto kaj kompleksio.

— Nu?

— Vi al mi rigardas — tial ili al mi montras.

— Forflugis vi, Beĉjo, de ĉi tie, la kasisto vin rekonis.

— Ja mi tion ne kaŝas…

Mi movis rigardon al modaj ŝuoj de Beĉjo. La detektivoj skizis ilin jam en la gravitavio.

— Bonegajn vi havas ŝuojn, — mi ŝovis al la nazo de Cin foton de spuro el grundo de la ĝardeneto, kie okazis la atenco. — La bildo, vidu, estas precize kiel malantaŭ la arbusto, kie kaŝiĝis la murdinto.

Beĉjo tute ekenuis. Pretere rigardis la spuron, mallevis la okulojn. Kiam li ekparolis, en la voĉo estis fiera senespero — mi mortas, sed ne kapitulacas.

— Kia murdinto? Ne komprenas mi vin… Kaj la ŝuojn mi en ĉi-tiea magazeno aĉetis, antaŭ kelkaj tagoj. Tie malantaŭ tablo staris eble cent skatoloj.

— Mensogas vi, Beĉjo. La ŝuoj estas Ŝanĥajaj, modelaj, ĉi tie oni tiajn eĉ ne vidis.

Li jam ne trovis, kion respondi. Rigardis al la planko kaj malespere tristis.

— Nu, bone. Tri horoj da flugado, kiel mi vidas, ne sufiĉis por vi. Sidu nun en ĉelo, ankoraŭ tri horojn pensu, — mi ŝajnigis, ke etendas la fingron al butono de voko de eskorto.

— Sed ĉu la ordonilon vi, pardonu, havas? — malgaje demandis li.

— Ĉu vi min stultulo opinias? Por unutaga aresto necesas nenia ordonilo.

— Kaj poste? — singardeme demandis Beĉjo. Ia stranga estis tiu singardemo. Eĉ timemo.

вернуться

58

Bildo de kriminto, sintezita laŭ priskriboj de atestantoj.

вернуться

59

Rememoru pri Boĉjo Jelcin…

вернуться

60

Pasifajo estis mita reĝino de Krito, kiu amis blankan virbovon, senditan de Posejdono. De tiu pasio naskiĝis monstro Minotaŭro.

вернуться

61

Mafiano el fama romano «La baptopatro».

вернуться

62

Urbo sur insulo Saĥalino, oriente de Rusio, apud Japanio.

вернуться

63

En kriminala slango tio signifas murdon.

вернуться

64

En kriminala slango: parolo.

вернуться

65

Kutima alparolo de krimuloj al enketanto.

27
{"b":"100273","o":1}